Internacia atento por Zamenhofparko

En la aktuala numero (No. 1336, junio 2019, p. 128) de revuo Esperanto estas tutpagxa kontribuo pri la 10-jara jubileo de la inauxguro de la Zamenhofparko en Berlin-Lichtenberg. Informoj pri la preparlaboroj estis cxi tie legeblaj en Marto. Autoro de la kontribuo estas Fritz Wollenberg, kiu organizas la tutan progamon dum la 9-a de auxgusto 2019.

Estos germanlingva ekspozico pri “Esperanto-kulturo en Lichtenberg” en Rathaus Lichtenberg (urbodomo). Post la solena malfermo okazos urba promenado kaj verspere estos “literatura-muzika-arangxo” kun la konata “bardo” Jerzy Handzlik en la Zamenhofparko.

La 9-an de aŭgusto 2019 okazos vespere je la 19-a horo en Zamenhofparko Berlin-Lichtenberg literature-muzika aranĝo. La konata pola Esperanto-bardo Jerzy Handzlik kaj aliaj kantistoj kaj muzikistoj elpaŝos. Ni atendas kaj loĝantojn el la kvartalo kaj esperantistojn el diversaj landoj, inter ili el Bjalistoko kaj el Leeuwarden, nederlanda urbo kun Zamenhofparko.

Komence de la jubilea aranĝo, al kiu ni invitas gravulojn el la distrikto Lichtenberg, el la Pola Ambasadejo kaj el la Pola Kulturinstituto en Berlino, estos malkovrita montrokesto kun informafiŝo pri la historio de la parko, pri Zamenhof kaj Esperanto. Finiĝos la evento per interparoladoj en la parko akompanataj de muziko kaj kulinaraj prezentoj.

Grave nin subtenas la Stadtteilkoordination Lichtenberg Mitte (Kvartala Kunordigo Lichtenberg-Mezo).

Samtage, la 9-an de aŭgusto je la 15-a horo en la Konsilantara Salonego de la Urbodomo de Lichtenberg estos malfermita la ekspozicio „10 jaroj Zamenhofparko – Esperanto-kulturo en Berlin-Lichtenberg“.

La germanlingva ekspozicio, dulingve klarigota, estiĝas kunlabore kun la Muzeo Lichtenberg kaj informos pri la historio de la parko kaj pri esperantista agado en la distrikto. Tiu ĉi malgranda bela parko kun rondelo en la mezo proksime al la stacidomo Berlin-Lichtenberg ricevis la nomon Zamenhofpark en la 150-a naskiĝdatrevena jaro de Zamenhof.

La 23-an de julio 2009 en festena ceremonio la pola ambasada konsilan-to P. Golema kune kun la urbestrino de Berlin-Lichtenberg Christina Emmrich malkovris la novan parkŝildon. La nepo de la Esperanto-fondinto Louis- Christophe Zaleski-Zamenhof sendis salutvorton. La ideo por la nomdono aperis pro la apuda Esperanto-domo, en kiu ĝis 2015 estis la sidejo de Germana Esperanto-Asocio, de Germana Esperanto-Junularo, de Esperanto- Ligo Berlino kaj en kiu situis Esperanto-biblioteko, arkivo kaj kunvenejo de la Ĵaŭda Rondo. En la parko esperantistoj kunvenis por koncerti, renkontiĝi kun eksterlandaj gastoj, por literature pikniki kaj por flegi, planti kaj purigi. Por esperantistoj la parko intertempe ankaŭ estas turista celo.

Interalie la ekspozicio prezentos ankaŭ rilatojn de la esperantistoj al Bjalistoko kaj al la partnera urbo de Lichtenberg Kaliningrado kun la Esperanto-eldonejo Sezonoj.

La ekspozicio estos publike rigardebla dum la malfermaj horoj de la urbodomo.

Post la malfermo de la ekspozicio je la 16-a horo komenciĝos promenado al lokoj de Esperanto-kulturo en Berlino-Lichtenberg, finiĝonte en la Zamenhofparko.

Do per ĉi tiu triparta evento ni konvene volas celebri la park-jubileon kaj stimuli ĝian pli oftan Esperanto-kulturan uzadon. Venu al Berlino por kune kun ni festi.

Vidu ankaŭ en la blogo de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio: https://tinyurl.com/yygrc36g

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Fest, Konzert, Zamenhof-Parko, Geschichte, Uncategorized. Bookmark the permalink.