Scienca prelego pri la »unua libro«

 6a de Junio, 14.00-16.00, Germaine Tillion – Saal – 7a  Etagxo

Centre Marc Bloch, Friedrichstraße 191, 10117 Berlin

apud elirejo de U6  Stadtmitte

  • prelego de Denis Eckert (Centre Marc Bloch, Berlin)
  • komento: Pascal Dubourg-Glatigny (Centre Alexandre Koyré, Paris)
  • gvidado: Nikola Tietze (Wiku, Hamburg /Centre Marc Bloch, Berlin)

La seminario esploros la « unuan libron » aperintan en Varsovio en 1887, manifesto modeste titolita « Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj kompleta lernolibro ». Komparante la multajn preskaŭ samtempe aperintajn versiojn (rusa, pola, franca, germana, jida, hebrea, angla, sveda, litova, latva…) ni priskribos la kuntekston de la universalisma projekto de la iniciatinto de Esperanto, Ludoviko Zamenhof, en la tiutempa lima Eŭropo. Ni specife interesiĝos pri la malpli konataj versioj (interalie tiu en la jida lingvo) kiuj senvualigas la intencon alparoli diversajn publikojn kaj naciojn samtempe proklamante la universalisman postulon de la libro.

 

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Uncategorized. Bookmark the permalink.