Ponta Festo in Frankfurt (Oder)

Je la 1-a ĝis la 3-a majo 2014 okazos la jam tradicia, sed ĉifoje pli longa „Ponta Festo“ de la urbo Frankfurt (Odro), Germanio. Je la 1-a de majo Ronald Schindler el Frankfurt jam la sesan fojon instalos informstandon pri Esperanto nome de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio en kunlaboro kun la dulanda projekto “Nowa Amerika”.

La aranĝo de la sindikatoj kaj maldekstraj partioj okazos je la 1-a de majo inter 10:00 kaj 18:00 h ĉefe en la regiono de la urboponto inter Frankfurt (Odro) kaj Słubice. En la proksimeco de la ponto (al norda direkto) ankaŭ instaliĝos informstandon, rekonebla per Esperanto-flago.

La informstando memkompreneble bonege kaj konvinke denove demonstru, ke Esperanto ne nur funkcias, sed estas bona interkomprenilo inter la popoloj, do ankaŭ ponta lingvo. Pro tio ankaŭ estus bonega afero.

Okaze de multaj petoj la Ponta Festo estas plilongita al tri tagoj. Jen la provizora programo:

 

2014-05-01:
10:00 – 18:00 h
Ponta Festo – Frankfurt (Oder), Oderpromenade
13:00 h
Akceptejo (Kafejo Słubfurt) malfermita, Frankfurt (Oder), Lindenstraße 6
19:00 h
Komuna dolĉa vespermanĝo (Kafejo Słubfurt)
2014-05-02:
10:0 h
Promenado tra Frankfurt kaj Słubice (Słubfurt) sub gvidado de Michael Kurzwelly (Słubfurt r.a.) kun komuna tagmanĝo
(Ni renkontiĝos antaŭ la studenta gastejo en Słubice)
Alternativo: individuaj ekskursoj (informojn petu per aliĝilo)
20:00 h
Komuna vespero (Kafejo Słubfurt )
2014-05-03:
10:0 h
Collegium Polonicum: Prelego kaj diskuto (d-ro Detlev Blanke, Berlino) + Nowa Amerika Uniwersytät – “Kelkaj kialoj de la relativa sukceso de Esperanto”
(Słubice, Kościuszki 1, tel.: 0048 95 759 24 00 aŭ 0049 335 553416400)
Alternativo: individuaj ekskursoj (informojn petu per aliĝilo)
13:00 h
Adiaŭo
Aliĝkotizo:
20,00 € / 83,00 Zł (por programo, tagmanĝo (2-a de majo), kafejo Słubfurt)
Tranoktado:
Studenta hejmo: 60,00 Zł / pers*nokto (ca. 14,50 €)
Słubice, Ul. Piłsudskiego 14, tel: 0048-95-7592-223 (224)
En la studenta gastejo estas memprovizado rilate al manĝaĵoj!
Hotelo “Alte Oder”: 65,00 € / dulita ĉambro, 52,00 € / unulita ĉambro
ambaŭ kun matenmanĝo
Frankfurt (Odro), Fischerstr. 32

Por partopreni bonvolu elŝuti tiun ĉi aliĝilon kaj sendu ĝin plenigita al:

Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio
Ronald Schindler, Eberswalder Straße 15, D-15234 Frankfurt (Oder)
e-poŝto: RonaldSchindler (ĉe) web.de

This entry was posted in Vortrag, Infostand, Fest, Brandenburg, Frankfurt/Oder. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *