Aprila ludado 2014

Noto: Ŝĉeĉina Esperanta Printempo 2014 estis planita por la sama tago, do ni antaŭvidas malpli grandan grupon ol kutime, kaj esperas vidi ĉiujn denove dum majo!

Ekde la fino de 2013, ekzistas esperanta ĉiumonata ludoposttagmezo en Berlino! Dank al Felix mi nun havas konton ĉi tie, do estontece planas anonci la eventon kaj raporti pri ĝi ĉi tie.

La ĉiumonata ludado daŭre estas sukcesa! Dum marto venis 9 homoj kaj ni ludis dum la tago la jenajn ludojn: Tantrix, Skrablo en Esperanto, Mississippi Queen, Hol’s der Geier, Adel Verpflichtet, Spot It, kaj Word Race (en 3 diversaj lingvoj!).

La sekva ludado okazos je sabato, la 12a de aprilo 2014, dum la sama tempoperiodo, ekde la 14a horo.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj estas bonvenaj! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 12a de aprilo, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je 21:30)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/621075761298379/
Meetup nun ne funkcias, sed unu nova ludanto venis pro ĝi, do mi aldonos la eventon tie kiam denove eblas.

This entry was posted in Spielrunde, Berlin. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *