(Deutsch) Esperanto auf der Sprachenmesse Expolingua 2011

Expolingua la plej granda lingvofoiro invitas ekde vendredo ĝis dimanĉo en la Rusan Domon de Scienco de Kulturo, Friedrichstraße 176-179, ĉiun el la tri tagoj de la 10a ĝis 18a horo.

Denove partoprenos Esperantostando. Grandan dankon al Esperantohaus e.V. kies malavra subteno ebligas tion.
En la morgaŭa Ĵaŭda Rondo vi povas ne nur renkonti eksterlandajn gastojn sed ankaŭ ricevi biletojn por senpaga eniro. Do uzu la ŝancon!

Esperanto ĉeestos ne nur per stando, sed rolos ankaŭ

– en la gazetara dosiero de la foiro per gazetara informo (kies tekston preparis Roland Schnell)

– en la listo de la premioj gajneblaj en loterio per 7 premioj (interalie kun la dokumenta filmo pri Esperanto donacita de Chuck Smith)

– per mallonga prezento en la katalogo de la foiro

– per miniatura kurso Esperantokurso en la kadro de la programo de Expolingua en salono 511, dimanĉe 15:30 – 16: 15 h unuan rigardon al la lingvo prezentos Henryk Wenzel

– en speciala serio de senpagaj enkondukaj kusoj, kiun ofertas la berlinaj popolaj altlernejoj (VHS) okaze de Expolingua ! Esperanto elektita inter 26 lingvoj en Berlin kaj inter 3 en Lichtenberg ! (instruos Lena Karpunina )* sabate 10:30-12:30 h

This entry was posted in Berlin, Neuigkeiten, Termin and tagged . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *