(Deutsch) Esperanto beim Hobbytag im Seniorenzentrum

La prezento de Esperanto dum la “Hobbytag” en la “Seniorenresidenz Schwyzer Straße” en Wedding havis la avantaĝon, ke granda parto de la publiko ne povis fuĝi. Multaj bezonus helpon por ŝovi sian rulseĝon. Tamen inter la eble 30 aŭskultantoj estas kelkaj pli junaj gastoj, kiuj eble venis pro la sufiĉe ampleksa teksto sub la titolo “Vom Buddelschiff bis Esperanto”  en la senpage disdonita ĵurnalo “Berliner Abendblatt” de mezaprilo.

Konforme al ideo de la “Hobbytag” Roland Schnell prezentis sian personan aliron kaj aplikon de Esperanto per kelkaj fotoj kaj grafikaĵoj. Venis demandoj el la publiko pri la strukturo de la lingvo. Por montri la artan kvaliton de Esperanto estis prezentitaj elektitaj videofilmetoj pri muziko de diversaj epokoj kaj regionoj. Por eviti la enuigon de la publiko, kiu eltenis kelkhorajn prezentadojn de diversaj hobioj, la prezento estis limigita je 30 minutoj. Libroj kaj revuoj (Esperanto aktuell) estis nur menciitaj kaj montrataj. Tamen venis kelkaj demandoj pri kontaktadreso kaj la plej multaj ĝojis, ke ili ricevis surprizajn informojn pri ne konata hobio.

Por la prezento estis preparata kolekto de taŭgaj videofilmetoj de Esperanto-muziko. Foje kun subtitoloj de la kantata teksto. Por doni impreson sufiĉis ludi proksimume trionon de la tuto. Estas konsilinda elekti titolojn, kies muziko estas konata nacilingve kaj ŝatata.

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Uncategorized and tagged . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *