(Deutsch) Esperanto-Sprachprüfungen nach dem europäischen Referenzrahmen am 9. Juni in Berlin

Eble kelkaj el vi jam legis la alvokon de edukado.net:

La ekzamena komisiono de UEA studis la eblojn kaj decidis oferti tutmondan, nur SKRIBAN ekzamensesion por la 9a de junio 2012.

La “nur-skriba sesio” signifas, ke post sukcesa ekzameniĝo la kandidatoj akiros atestilon de ITK, sed nur pri la skriba parto, kaj iam, aliokaze, se ili bezonus kaj volus, ili povus trapasi nur la parolan parton pri kiu ili havos apartan atestilon. La du ekzamenpartoj KUNE konsistigas la KOMPLEKSAN ekzamenon, sed ne necesas trapasi ambaŭ partojn por akiri atestilon.

Ni devus arigi almenau kvin interesatojn por okazigi la skriban ekzamenon. Bv. indiki ghis la 22a de majo, chu vi emas fari la ekzamenon (kaj pagi la duonon de la koncerna kotizo). Ekzemplaj ekzamenoj troveblas che edukado.net.

Interesatoj povas komenti chi tie kun indiko de la lingvonivelo, kiun ili volas trapasi (B1, B2, C1) au skribi private pere de la kontaktilo.

This entry was posted in Berlin, Kurso, Termin. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *