(Esperanto) Urĝa savo de Espoteko.

Ĵaŭdon, la 2an de Julio 2015, Gerd Bussing, respondeculo por la Ĵaŭda Rondo, sciigis interkonsente kun Ronald Schindler, prezidanto de la Esperanto-Ligo Berlin, pri la sekvaj surprizaj »grava faktoj«:

1. La ĉambro en Einbecker Straße, kie ĝis nun kunvenis la Ĵaŭda Rondo, estas luigita ekde la 1-a de Julio al konstrufirmao. Kvankam la esperantistoj rajtas kunveni tie ankoraŭ ĝis la fino de Julio, jam ekde la 15a de Julio tie komenciĝos konstrulaboroj. Tial la Ĵaŭda Rondo ne plu povos kunveni tie. Provizore oni renkontiĝos en la loĝejo de Gerd Bussing.

2. En tiu ĉi ĉambro en Einbecker Straße troviĝis ĝis nun la librokolekto de la Esperanto-Ligo Berlin kun kelkmil Esperantolibroj (kaj multa alia havaĵo de la Ligo). Por savi la kolekton necesis fortransporti la librojn. Ofertoj por dumtempaj storejoj ekzistas.

Intertempe ni estis informitaj, ke la librokolekto estas preskaŭ komplete transportita al la loĝejo de Gerd Bussing. Oni intencas plutransporti la plej grandan parton de ĝi al dumtempa storejo.

Tiu ĉi evoluo venis kiel surprizo. Eĉ ankoraŭ en la antaŭa Ĵaŭda Rondo, kiu okazis la 25an de Junio, estis neniu mencio de la faktoj, ke ekde la 1-a de Julio la Esperantoĉambro en Einbecker Straße estos forluita kaj ke la havaĵo de la Ligo tie devos esti forlokigita.

This entry was posted in Berlin, Lichtenberg, Esperanto-Haus and tagged , , . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *