Presentation at High-school-event

Jen raporteto kaj kelkaj konkludoj:

Kadro:

  • Gimnazio de 1250 lernantoj inter 10 jaroj kaj 18/19 jaroj.
  • Subĉiela festo, bone vizitata, venta, sed senpluva tago, de 11:00 ĝis 16:00.
  • La gepatra subtena asocio pagis, por ke firmao starigis profesiajn standojn (lignaj tabloj kun ŝtofaj tegmentoj) kaj scenejon.
  • Ĉiuj klasoj de la 7-a ĝis la 12-a estis invititaj aranĝi standon.
  • Plej multaj ofertis ion por manĝi (vaflojn, rostitajn kolbasojn …), aliaj ludojn kiel ĵongladon, ĵetadon de malsekaj sponĝoj al kapoj metitaj tra truoj de ligna vando, “nigra ĉambro, palpu vian vojon” ktp.)
  • Malmultaj specialaj kursoj de la lernejo prezentis sin (ĉina, “lernu lingvojn”, krome, sed eksterlerneje Esperanto)
  • sur la scenejo praktike senpaŭze estis prezentado de muziko aŭ danco (klaso 9b kantas francan kanzonon, la lerneja koruso kantas ktp.)
  • Plej multaj gepatroj foje ĉirkaŭrigardis kaj poste eksidis trinkante vinon en la gasteja spaco antaŭ la scenejo por aplaŭdi siajn infanojn
  • sur la futbala ludejo okazis turniro de la sepaj klasoj, multaj infanoj simple ludis tablo-tenison kiel en ĉiu lerneja paŭzo.

Laŭ mia impreso resume: baze manĝi kaj trinki kun muziko plus kelkaj malmultaj lernejo-tipaj ofertoj.

Intereso pri la Esperanto-stando:

  • Eble mankis samaĝulo por prezenti Esperanton: ĉiukaze la intereso de la junuloj estis kvazaŭ nula, plej oftaj “klientoj” estis gepatroj kaj instruistoj; la reagoj estis la kutimaj (“sed tio ja estas artefarita lingvo”), sed ankaŭ “ni simpatias pri tia agado”.

Lernejaj kondiĉoj

  • La gimnazia tempo ĝis la abituro daŭras nur plu ok anstataŭ naŭ jarojn; la kutima taga horaro estas de la oka ĝis la 14:30 (= sepa horo), poste komenciĝas “libere elektitaj labor-grupoj” (orkestro, teatro, koruso, pliaj lingvoj, arto ktp.), poste sekvas hejmaj lern-devoj.
  • Plej multaj lernantoj de la 5-aj kaj 6-aj klasoj (10-12 jaroj) baraktas pri la transiro de la baza lernejo al la multe pli streĉiga gimnazio (en kelkaj klasoj la gepatroj jam plendis pri laŭaserte troa kvanto de hejmaj lern-devoj, kelkaj lernantoj jam en la 5-a klaso ricevas privatan help-instruon!).
  • En la klasoj 8 kaj 9 (14-15 jaroj) la tempaj postuloj estas plej altaj (sume kutime pli ol 40 horojn semajne, do pli ol normala laboristo)
  • Multaj lernantoj havas vojon inter hejmo kaj lernejo de 30 ĝis 45 minutoj (90 minutojn tage).
  • Devigaj lingvoj de la 5-a estas latina kaj angla, en la sepa aldoniĝas aŭ malnova greka aŭ franca en la naŭa libervola hispana aŭ ĉina.
  • Pol-devenaj gepatroj postulas kroman instruon en la pola.
  • Nur tre malmultaj turk- kaj arab-devenaj gepatroj partoprenas la lernejan vivon.
  • Multaj lernantoj de engaĝitaj gepatroj lernas iujn muzikilojn en la libera tempo, partoprenas matematikajn konkursojn ktp.

– …

Mia resumeto: Libere disponebla tempo de la cel-grupo ŝajnas al mi pli malgranda ol dum mia lerneja tempo. Multaj lernantoj havas tute traplanitan vivon kaj grandan oferton / devon kaj lernejan kaj eksterlernejan (nur rande: laŭdire estas simila en la universitato pro la Pisa-bachelor-studado, kompare al mia universitata tempo).

Pri la sinteno de la “fakuloj”, en la okuloj de la lernantoj, t.e. la instruistoj kaj gepatroj, mi ne estas certa. En la plej oportuna okazo ili ne rekte kontraŭas (“arte farita lingvo, kiu fiaskis kaj kiun neniu parolas, prefere investu vian tempon en [angla, franca, hispana, ĉina, matematiko, kemio …]”), sed estas neŭtralaj. Sed ja, la nura ekzisto de Esperanto kaj varbado per “lernebla en duona jaro ĝis la kapablo fari simplajn konversaciojn”, subfosas iliajn penojn pri “naturaj lingvoj”. Ĉiu plia lingvo mallarĝigas la disponeblan kukon de lern-preteco (nun la instruistoj de la franca “etluktas” kontraŭ la deziro de multaj gepatroj anstataŭigi la francan per la hispana).

Konkludoj por informado por Esperanto: .. ?

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Infostand. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *