rilatoj inter la Esperanto kaj pacmovado

Okaze de Kontraŭmilita Tago/Paco-Tago la 1-an de septembro

Invito al informado kaj diskuto pri la rilato inter la Esperanto kaj pacmovado

Vendrede, la 2-an de septembro 2022 – 14:00 p.m. – 15:30 h

Esperanto-grupo im Haus am Mierendorffplatz, Mierendorffplatz 19 / angulo al Lise-Meitner-Strasse, 10589 Berlin Tel: 030 – 81 80 53 63 –

Ĉefparolado: Roland Schnell, agnoskita militrufuzanto, kunfondinto de la Eduka Instituto por Paca Laboro de la DFG/VK Berlino, reprezentanto de la Monda Paca Esperanto-Movado (MEM) en Germanio.

La berlina laborista esperantisto Adolf Sproeck skribis en 1932:

…… ni ne imagu, ke Esperanto estas la sola rimedo de internacia interkompreniĝo. Ĝi estas nur rimedo. Estas utopie pensi, ke la internacia lingvo faras militojn neeblaj. Sed ĝi povas igi militojn malpopularaj.

Liaj pensoj kaj la nunaj pripensoj de la prezidanto de la “Universala Medicina Esperanto-Asocio” (UMEA, Esperanto-Monda Medicina Asocio) pri la milito en Ukrain estas la instigo al la diskuto,

El invitletero al la loka pacmovado: Prelego “Pacismo kaj Esperantismo” kun diskuto

Gesinjoroj

Ĉiujare en Germanio, la kontraŭmilita tago la 1-an de septembro estas festata kiel memortago kaj admono kun plej diversaj eventoj en la tuta respubliko. En ĉi tiu memortago, Esperanto-Liga Berlin-Brandenburg (ELBB) okazigas eventon vendrede la 2-an de septembro 2022 pri la temo “pacismo kaj esperantismo” kun prelego kaj posta diskuto.

La kialo de Ludoviko Zamenhof por krado de internacia lingvo estis la deziro de kontribuo al interkompreniĝo kaj paco per pli facila komunikado. Do estas evidente, ke la pacmovado kaj la Esperanto-movado ofte havis personajn kaj filozofiajn kongruojn  dum sia historio. La Nobel-premito pri paco Alfred Herrmann Fried (1864-1921) estis kaj aktiva pacisto kaj esperantisto.

Eĉ hodiaŭ, la Esperanto-lingva komunumo estas tre ligita al la ideo de paco.

Korajn salutojn Jean Paul Kufahl, komisaro pri eŭropaj aferoj ĉe Deutscher Esperanto-Bund e.V. (www.esperanto.de)

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Insel, Pressemitteilung, Berlin, Uncategorized. Bookmark the permalink.