Ek al la insulo

Ekde auxgusto 2022 la Esperantistaro en Berlin havas novan kunvenejon. Gxi dauxrigas la pli ol 100 jaran tradicion en Charlottenburg.

En la domo apud Mierendorfplaco estas modesta salono por 20 personoj. En la venontaj semajnoj gxi funkcias por babilaj rondoj kaj por intersxangxo de informoj. Eblas tie organizi kurson de komencantoj, sed nur post iomete de varbado. Por atingi la ne-Esperantistan publikon, okazos cxiam je la unua vendredo de la monato publika prelego en germana lingvo pri difinita temo.

En la unua kunveno la 19an de auxgusto 2022 estos prezento kun diskuto de Jean Paul Kuhfahl, komisiito pri Euxropaj aferoj de la Germana Esperanto-Asocio (GEA), pri la “Konferenco pri la estonteco de EU”, en kiu estis diversaj proponoj pri la utilo de Esperanto.

La EU-konferenco apenaŭ rimarkis Esperanton

Vendredo la 2an de septembro (unu tago post la internacia paco-tago 1a de septembro) okazos prelego pri la rilato inter Esperanto kaj la pacmovado.

Ankaux la 16a de decembro estos modesta kunveno honore al Ludoviko Zamenhof (post la “oficiala” Zamenhof-festo de ELBB).

Pliaj informoj kaj sinprezento por temoj de Roland Schnell, komisiito por publika agado de ELBB

https://mierendorffinsel.org/projekte/aktuelle-projekte/haus-am-mierendorffplatz/

Mierendorffplatz 19 / Ecke Lise-Meitner-Straße
10589 Berlin
Tel: 030 – 81 80 53 63

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Insel, Berlin, Piraten, Verein and tagged , . Bookmark the permalink.