Literatura premio por Pachter

Dum la 19-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj okazis resumo de la ĉi-jara literatura konkurso „Valoras lerni Esperanton, ĉar…”. Przemysław Wierzbowski informas, ke el inter 22 ĝustatempe alsenditaj verkoj la konkursa komisiono decidis premii:

  1.  Am-Lingvo de Éva Baloghne Fodor
  2. De Cambodunum al Danubo de  Johann Andreas Pachter
  3.  Zamenhof w Grodnie de Andrzej Tichomirow.

La organizantoj dankas al ĉiuj partoprenintoj kaj deziras sukcesojn en plua verkado. La premioj (bitlibroj) kaj diplomoj por partopreno de tiuj, kiuj ne ĉeestis la 19-ajn Bjalistokajn Zamenhof-Tagojn, estos dissenditaj per poŝto. Detaloj de la konkursa rezulto kaj la ĉefpremiita verko: https://espero.bialystok.pl/eo/rezulto-de-la-literatura-konkurso-2018/ La 2-an de novembro 2018 la konkursa komisiono fondita por taksi verkojn de la 8-a Literatura Konkurso „Valoras lerni Esperanton, ĉar…”, kiun konsistigis:

  • Eligiusz Buczyński – prezidanto reprezentanta Podlaĥian Libraron Łukasz Górnicki
  • Iwona Kondraciuk – komisionano reprezentanta Bjalistokan Esperanto-Societon

Ili pritaksis 22 verkojn prezentitajn ĝustatempe.

This entry was posted in Bialystok and tagged . Bookmark the permalink.