Lunde ĉe Viktoriaparko – septembro 2021 – Niaj virtualaj Esperanto-kongresoj en 2021

Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg). Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj 104 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

6-a de septembro 2021, 19h30

„Niaj virtualaj Esperanto-kongresoj en 2021“

Kun Ulrich Brandenburg, la prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, kaj aliaj partoprenantoj ni rigardas al la virtuala Transponta Esperanto-Kongreso, aranĝita de la 21-a  ĝis la 24-a de majo 2021 de Pola Esperanto-Asocio komune kun la Germana Esperanto-Asocio kaj la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio. Ebligita de Jean-Paul Kufall en la Esperanto-butiko kelkaj esperantistoj partoprenis la virtualan Universalan Kongreson de Esperanto. Ni rerigardas ankaŭ al ĝi.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

This entry was posted in Uncategorized. Bookmark the permalink.