Lunde ĉe Viktoriaparko – aŭgusto 2021 – Kiel uzi Vikipedion? Kiel kunlabori en Vikipedio?

Esperanto-Kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg), Trafikiloj: U6, Buslinie 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj 104 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

2-a de aŭgusto 2021, 19h30

„Kiel uzi vikipedion? Kiel kunlabori en vikipedio?“

Por ĉiu, kiu la liberan retan enciklopedion ne nur de tempo al tempo deziras uzi kiel leksikono, sed volas kompreni la strukturon de vikipedia paĝo kaj la multajn informojn ĉirkaŭ la paĝo, al tiu la vespero ofertas multon. Estos montrata ankaŭ, kiamaniere ĉiu  povas prilabori vikipedian paĝon respektive krei paĝon pri nova nocio. Tio koncernas kaj la germanlingvan kaj la esperantlingvan vikipedion.

En 2021 aperis rilate al Berlino kaj Brandenburgio jena nova paĝo en la esperantlingva vikipedio: Socialista Esperanto-Asocio

En germanlingva vikipedio aperis en 2021 jenaj novaj paĝoj: Jean Borel (Esperantist), Adolf Sproeck, Sozialistischer Esperanto-Bund, Karl Schulze (Übersetzer), Deutscher Arbeiter-Esperanto-Bund,

En la esperantlingva vikipedio en 2021 estis grave prilaboritaj jenaj paĝoj: Wilhelm Julius Foerster, Jean Forge, Germana Laborista Esperanto-Asocio, Esperanto-Asocio de GDR, Germana Esperanto-Asocio, Adolf Sproeck, Jean Borel, Wilhelm Wittbrodt, Wilhelm Wetekamp kaj Hans Breitenbach.

En germanlingva versio estis grave prilaboritaj en 2021 jenaj paĝoj: Jan Fethke, Wilhelm WittbrodtDeutscher Esperanto-Bund, Wilhelm Wetekamp, Esperanto-Verband im Kulturbund der DDR.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

This entry was posted in Montags am Viktoriapark and tagged , . Bookmark the permalink.