Metropoliteno reveturis al Nederlando
En 1933 en Amsterdamo estis eldonita unu el la klasikaĵoj de la originala Esperanta literaturo: Metropoliteno de Vladimir Varankin. Post 90 jaroj la libro denove aperas samlande, nun en nederlanda traduko.
Metropoliteno reveturis al Nederlando
En 1933 en Amsterdamo estis eldonita unu el la klasikaĵoj de la originala Esperanta literaturo: Metropoliteno de Vladimir Varankin. Post 90 jaroj la libro denove aperas samlande, nun en nederlanda traduko.
Pri la enhavo skribis Halina Gorecka en “Ondo de Esperanto” 2010.
La romano komenciĝas en Berlino, aprile 1928. La sovetia inĝeniero Vitalij Zorin en la germana ĉefurbo studas la konstruadon de metropoliteno, ja li estas plurjara proponanto de la metrokonstruo en Moskvo, kie la transporta situacio estas kriza. Varankin uzas nekutiman verkmanieron: en la unua parto de la romano alternas du rakontoj, mi-forma taglibro de Vitalij kaj li-forma rakonto el la romano, kiun tiu verkas en Berlino.
La unua perspektivo rilatas al la aktualaj eventoj en Berlino; krom spertiĝi pri konstruado de metropoliteno, Vitalij partoprenas en la aktivado de la germanaj ruĝfrontanoj, agitantaj kontraŭ konstruado de kirasŝipo kiel signo de la germana militemo, disvolviĝas amikaj/amaj rilatoj de Vitalij kaj kamaradino Alice Berg. La dua perspektivo pentras Moskvon unu jaron antaŭ lia alveno al Berlino. Ni vidas lukton de Vitalij kontraŭ Moskvaj burokratoj, kiuj kontraŭstaras konstruadon de metropoliteno. Lia privata vivo statas nekontentige, ni ekscias pri malboniĝantaj rilatoj kun la edzino Olga, kiu pro la longa vivo en mizero ĉiam estas grumblema kaj malĝoja, kvankam kompatinda.
La unua parto de la romano finiĝas per la forveturo de Vitalij el Germanio al Moskvo sojle de la 1a de majo 1929. La verkata de li romano venas samtempe al la tago antaŭ la forveturo el Moskvo al Germanio. Laŭ la aŭtoro “ĉi tie kunfluiĝas la pasinto kun la estanto”.
En la dua parto per la taglibro de Alice Berg ni ekscias pri la bataloj sur Berlinaj stratoj la 1an de majo, pri ŝia veno en Moskvon kaj renkontiĝo kun Vitalij. Intertempe dum la foresto de la edzo, Olga eklaboras kaj ŝia karaktero pliboniĝas. La fino de la romano estas nereale optimisma. Danke al la partia purigado malamikoj estas senmaskitaj, kaj metropoliteno en la proleta ĉefurbo estas konstruota per la fortoj de la sovetia popolo. Ankaŭ la ŝanceliĝado de Vitalij inter la du virinoj ricevas solvon.
La romano multrilate estas biografia, laŭ la aserto de Feina, filino de Varankin: “Olga estas mia patrino, Feino estas mi, la patro estas la protagonisto”.