Lunde ĉe Viktoriaparko – junio 2022 – Afrika historio – Atentu temŝanĝon!

Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg). Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

9-a de junio 2022, 19h30 (Escepte en ĵaŭdo)

Temŝanĝo: Rerigardo al la Germana Esperanto-Kongreso en Oldenburgo

Bedaŭrinde la prelegvojaĝo de Francois Hounsounou ne okazos. Anstataŭe ni kun kelkaj partoprenintoj de la Germana Esperanto-Kongreso en Oldenburgo, inter ili la GEA-prezidanto Ulrich Brandenburg, rerigardos al GEK.

„Gravaj momentoj en la historio de Afriko / Esperanto en benina universitato“

La benina esperantisto kaj instruisto Francois Hounsounou prelegos pri ambaŭ temoj. Li vizitas Berlinon kadre de prelegvojaĝo. Pro tio Lunde ĉe Viktoriaparko okazas escepte en ĵaŭdo.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

This entry was posted in Vortrag, Montags am Viktoriapark, Uncategorized and tagged , , . Bookmark the permalink.