Onkel Max ŝatas pomstrudelon

Dum la “Patronatsfest” de la parohxo ” St. Joseph, en kiu Max Josef Metzger vivis gxis sia enkarcerigo eblis prezenti alian flankon de li. Li ŝatis pomstrudelon (Apfelstrudel)!

Dum sia tempo en Graz li prelegis por infanoj de la “Schutzengelbund” pri temoj, kiujn ni hodiaŭ nomus “populara scienco”.

En unu el tiaj prelegoj  temis pri la homa korpo, la sango-cirkulado kaj de kie venas la energio, kaj li konfesis al la demandon de lia eta aŭdienco, ke li ŝatas pomon strudelon.

Li diris tute konforme al modernaj rekomendoj pri sana manĝado:

Kion al la onklo plej plaĉas? Jen scivola demando, scivolema eta Maria?

Sed mi volas respondi al vi, kvankam mi jam vidas, kiel vi ĉiuj miris kaj  vi skuas vian kapon: ne tion, kio al mi plej bone gustas, sed kio al mi plej bone utilas!

Lakto, pano kaj farunaĵo, rizo kaj maizo, legomoj kaj fruktoj, tio estas al mi plej ŝatata.

Kaj poma strudelo?

Sed Hans, kiel vi povas esti tiel impertinenta!

Kompreneble poma strudelo, ĉar tio estas ankaŭ farunaĵo, kiu estas sana kaj utila.

Kiel en antaŭaj jaroj, la Esperanto-Ligo Berlino prezentis malgrandan infomtablon kun literaturo, kiu estis la okazo de plejparte religia naturo aux pri Max Josef Metzger.

Roland Schnell (Foto: Fritz Wollenberg)

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Infostand and tagged , , , . Bookmark the permalink.

2 Responses to Onkel Max ŝatas pomstrudelon

  1. Pingback: (Deutsch) Max-Josef-Metzger-Platz 6. Juni 2019 Einweihung |

  2. Pingback: Onklo Max instruas Esperanton |

Comments are closed.