Patronatsfest St. Joseph, Wedding

PatronatsfestStJoseph_WohnungMetzger_klein

Im oberen Stockwerk dieses Hauses war die Wohnung vom Max Josef Metzger im Wedding. Im Hof findet das Patronatsfest 2016 statt.

La festo de la  paroĥo St. Joseph en la berlina kvartalo Wedding estas ĉiam por la lokaj Esperantistoj bela ebleco por informi pri la rilato de la pasto Max Josef Metzger al Esperanto. La festo tradicie okazas en la korto malantaŭ la  preĝejo St. Joseph (Müllerstrasse 161) sub la fenestroj de la eksa loĝejo de Metzger statt.

Post solena diservo je la 9:30 horo eblis manĝi kaj trinki en la ĝardeno, kie estis ludoj por infanoj kaj okazis tombolo.

Por la informo pri Esperanto la paroĥo preparis grandan tablon, sur kiu estis prezentata celgruporientita materialo, kiun prizorgis Hans Moser(Sankta Biblio, Kantolibro, katholikaj revuoj en Esperanto)

Al la juna bildo de Esperanto kontribuis Anna Gamaleja el Moskvo kaj Yuto Kawabata el Japan.

PatronatsfestStJoseph_PfarrerLa librotablon prizorgis Gerd Bussing (estrarano) kaj Roland Schnell (najbaro). Estis amikaj interparoloj kun vizitantoj, kiuj foje konis Esperanto de longe.

Informon pri Esperanto deziris ankaŭ la pastro Ladislao Jareno Alarcon, kiu pro siaj portugalaj radikoj tuj kapablis legi la biblion en Esperanto. Li paroĥo havas internacian karakterion, kiel kutime en Wedding. Estas katolikaj kristanoj el Vietnamio (Sankty Meso la unuan dimanĉon en la monato en vietnama lingvo)kaj Pollando (Sankta Meso ĉiu dimanĉo  17 h en la pola lingvo).

PatronatsfestStJoseph_Lernwillig_kleinEsts intereso pri Esperanto kurso.

Johann Pachter disponigis pliajn librojn. Precipe li havis stokon de la broŝuro pri la Esperanto-vivo de Metzger, kiun Jomo Ipfelkofer el Augsburg produktis lastan jaron.

Pliaj informoj pri  Metzger

en la blogo  informilo.wordpress.com

PatronatsfestStJoseph_Johano

Vier Esperanto-Sprecher (2 aus Berlin, 1 aus Russland, 1 aus Polen)

Anna Gamaleja (2a de maldekste) posttagmeze vojaĝis kun Johann Pachter (2a de dekstre) al la Brückenfest (Ponto Festo) en Frankfurt/Oder.

 

 

 

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Infostand, Max Josef Metzger and tagged , , . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *