Ponta Festo en Frankfurt (Oder) 2016

Ponta Festo en Frankfurt (Oder) 2016

Jam tradicie EABB partoprenis dum la 1-a de majo en la „Ponta Festo“ de la maldekstraj partioj kaj sindikatoj de Frankfurt (Odro) per informstando. Memkompreneble nia stando kiel kutime ankaŭ en la jaro 2016 informis pri Esperanto kaj la diversaj eblecoj de aplikado kaj lernado de la Internacia Lingvo. Eĉ ni ĉi-jare ofertis lernolibrojn kaj vortarojn, lingvajn ekemplojn kaj la Esperanto-kurson, kiu okazas ĉiuĵaŭde en la kafejo Słubfurt. Tiu kaj jena vizitanto kunprenis afiŝeton pri la kurso kaj ni nun atendu reeĥojn.

Ĉar mi klopodas prezenti ankaŭ novajn librojn, mi ekzemple surtabligis la ĵus eldonitan tradukon de „Heidi“ el Svislando. Bedaŭrinde ĉiam ne facilas elekti ekspoziciaĵojn kaj denove mi kunportis pli da libroj ol povis elteni la stando. Al infanoj ni denove sukcesis transdoni aerobalonojn, memkompreneble kun faldfolio pri Esperanto kiel instrukcioj.

Denove la Esperanto-parto de la „Ponta Festo“ estis sufiĉe internacia, kvankam ne tre multaj Esperanto-amikoj trovis la vojon al Frankfurteto. La partoprenintoj venis el Pollando, Ruslando kaj Germanio. Specialan dankon mi ŝuldas al Andreo el Szczecin, kiu kunaranĝis la informstandon kaj diligente informis preter-pasantojn. Do ni povis ĝui kaj demonstri internacian etoson kaj espereble sukcese varbi por Esperanto.

Minimume okazis interesaj diskutoj kaj multaj homoj miris, ke Esperanto ekzistas ĝis nun. Vizitis nian standon ankaŭ kursanino, kvankam ŝi deĵoris en alia stando samtage. Je la 18-a horo ni komune enpakis ĉiujn ekspoziciaĵojn kaj la restintaj partoprenintoj iris trans la ponton al la jam tradicia azia restoracio de Słubice. Jam nun mi invitas al la sekvontjara “Ponta Festo” en 2017.

Ronald Schindler

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Infostand, Frankfurt/Oder and tagged . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *