Ponta festo 2018

Sur la pitoreska bordo de la limrivero Odro estis la informbudo de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio

La 10-a Ponta Festo en Frankfurt (Oder) okazis.

Vizito de Barbara kaj Ulrich Brandenburg

Jam la 10-an fojon Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio aranĝis festeton enkadre de la kutima festado ĉirkaŭ la 1-a de majo (Tago de la laboro) en la urbo Frankfurto ĉe Odro. Tiu festo okazadas en la ĉirkaŭaĵo de la ponto inter Frankfurto (Germanio) kaj Słubice (Pollando). Ankaŭ eblas por diversaj grupoj kaj societoj prezenti sin, kiuj havas sidejon ankaŭ en Frankfurto.

Oni povas aserti trankvile, ke la partopreno de esperantistoj en la festo de partioj kaj sindikatoj havas tradicion.

Ĉefa programero de la esperantistoj estis la informstando pri Esperanto. Memkompreneble ni denove informis pri Esperanto kaj montris la diversajn eblecojn de aplikado kaj lernado de la Internacia Lingvo. Ni ofertis lernolibrojn kaj vortarojn, lingvajn gustumaĵojn kaj Esperanto-kurson. Por lanĉi novan kurson mi antaŭe kontaktis studentan klubejon de la universitato Viadrina. Eĉ Viadrina-studentoj vizitis nian standon.

Ĉar fine de oktobro kaj komence de novembro 2017 mi gastis en Japanio, mi aranĝis tiel nomatan japanan angulon sur la tablo. Pri tio i.a. ankaŭ interesiĝis hazarda vizitantino el Japanio. Nepre menciindas, ke ankaŭ alvenis saluto el Japanio sur bela bildkarto. La sendinto estis Goro Kimura, kiu jam plurfoje vizitis la urbon, eĉ longtempe.
Ankaŭ en la jaro 2018 la Esperanto-parto de la „Ponta Festo“ estis sufiĉe internacia. La partoprenintoj venis el Pollando kaj Germanio. Honorigis nian standon la prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, Ulrich Brandenurg, kun edzino kaj nepo. Denove ni havis la bonŝancon bonvenigi etan delegacion el Szczecin, kiu entusiasme raportis pri la ĵus antaŭe okazinta Ŝĉeĉina Esperanto-printempo. Unuafoje vizitis nin esperantisto el la najbara urbo Słubice kaj eĉ el la fora Jüterbog venis juna Esperanto-amiko.

Antaŭ la informstando kiel ĉiujare okazis interesaj diskutoj kaj multaj homoj miris, ke Esperanto ekzistas kaj viglas. Kelkaj homoj eĉ entuziasmiĝis kaj promesis okupiĝi pri la Lingvo Internacia. Por la sekvonta jaro ni planas meti liston por interesuloj, ke ni rekte povu informi ilin pri kursoj kaj aliaj sciindaĵoj.

Kiel kutime je la 18-a horo ni komune enpakis ĉiujn ekspoziciaĵojn kaj ĉifoje tri partoprenintoj iris trans la ponto al la jam tradicia azia restoracio de Słubice.
Jam nun mi invitas al la sekvontjara “Ponta Festo” en 2019.

Ronald Schindler

This entry was posted in Infostand, Brandenburg, Frankfurt/Oder, Brückenfest, Polen, Uncategorized. Bookmark the permalink.