Ponta festo Frankfurto (Odro)

Apud la limo al pollando kaj kun rigardo al la alia bordo okazis dum la 1-a de Majo 2019 la tradica »ponta festo (Brückenfest)«. Kiel en la 10 antaŭaj jaroj estis informtablo pri Esperanto, kiun organizis Ronald Schindler, prezidanto de la Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio.

Ne estis facile interesigi la ĉefe maljunan Publikon pri Esperanto. Kelkaj pensis, ke temas pri hispana lingvo kaj multaj rifuzis lerni lingvon pro sia aĝo.

Dum la informtablo ekestis spontana Esperanto-renkontiĝo. Krom duona dudeko da Esperantistoj el Berlin (ĉ. 1 horo per trajno RE 1) kaj la apuda Eisenhüttenstadt alvenis grupoj de Szczecin kaj Zielona Góra.

Oni povis kunporti jus aperintan broŝuron kun la traduko de teksto de Theodor Fontane. Li priskribis en sia fama verko »Wanderungen durch die Mark Brandenburg« (migradoj tra la regiono Brandenburgio) sian vojaĝon per vaporŝipo de Frankfurt al Schwedt. Li priskribas la pitoreskan pejsaĝon kaj la aspekton de urboj (Lebus, Küstrin) de la rivero  Odro.

Fontane Frankfurt foje menciis la »Oderbruch« (Bruch = marĉo) foje en siaj verkoj. Lia patro estis apotekisto en Letschin, kie li devis helpi, kaj li poste vivis en Schiffmühle. Sur la pola flanko (tiam Neumark) li dediĉis tutan ĉapitron al Tamsel (heute Dąbroszyn) kun la kastelo kaj la preĵejo.

La 8an de Majo okazos en la popola altlernejo Esperanto-Kurso.

Pentekoste 2020 (31a de Majo /1a de  Junio) okazos en  Frankfurt (Oder) la german-pola Esperanto-Kongreso (GEK2020).

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Fontane, Frankfurt/Oder, Brückenfest, Kurso, VHS. Bookmark the permalink.