Heroldo de Esperanto 4-232 – 14a januaro 1925 Malnova titolo „Esperanto Triumfonta“
Granda propagand-vespero en la Plenkunsida Salonego de „Herrenhaus“ (Sinjora Domo, domo de deputitoj) en Berlin.
jaŭdon la 8. 1. 1925, okazis en la plenkunsida salonego de Herrenhaus en Berlin propagandvespero grandstile aranĝita de Esp. Gruparo Berlin. al kiu estis invititai ĉiuj oficialai personoj, ministerioj, magistrato, bank- kaj industri-institucioj, la gazetaro kaj multaj unuiĝoi Multaj el tiuj ĉi invititoj sendis reprezentanton, inter ili la ministerio por komunikado (ŝtata sekretario Kumbier), ministerio por instruai aferoj (registara konsilisio Becker) ktp. kaj la ĵurnalaro de ĉiuj partioj. ,
La grupara prezidanto, sr-o Dir. Glück, per kelkaj vortoj bonvenigis la ĉeestaniojn, proksimume 500 person- ojn, kiui preskaŭ plenigis la tutan vere indan salonegon, kaj poste donis la parolrajton al la paroladantoj de la vespero:
D-o Ernst Kliemke: La problemo de la mondlingvo.
Telegraf-Direktoro Behrendt: Ĉu la tekniko bezonas mondlingvon?
Ambasadoreja konsilanto R ichter: La signifo de la mondlingvo por la konsulara afero
Redaktoro Fitze: Spertoj per Esperanto (Radio).
Advokato D-ro Liebeck: La simpla lernebleco de Esperanto.
Dir. Glück: Fin-vorto.
Pri la problemo de mondlingvo parolis unue D-o Kliemke en sia lerta, ŝprucanta maniero. Li lumigis tiun ĉi problemon de du flankoj: 1. elektota lingvo estu propraĵo de ĉiu nacio, 2. ĝi estu tiel simpla, ke ĝi estu lernebla en la popollernejo. Tiujn du kondiĉojn neniu nacia lingvo plenumas. La homaro ja ne plu vivas en la diversaj landoj, nacio inter nacio, sed kvazaŭ en granda salonego, en kiu unu parolas tie kaj alia aŭskultas tie ĉi. Li klarigis, kiel per la lingva supero de la france kaj angle parolantai partoprenantoj en la Ligo de Nacioj sendube la objektiva prijuĝo estas influata. Do oni nepre bezonas la internacian lingvon Esperanto, kies taŭgeco ja ofte estas pruvita. La tempoj, kiam estis ridinda afero okupiĝi pri tiu ĉi lingvo, longe pasis, kai nun oni preskaŭ priridas tiujn personojn. kiuj ankoraŭ ridas pri Esperanto.
Sekvis la parolado de Telegraf Direktoro Behrendt pri latemo: Ĉu la tekniko bezonas mondlingvon? Li aldonis samtempe la referaton de s-o Fitze, redaktoro de la Radiogazetoj „Der Deutsche Rundfunk” kaj „Radio”, kiu bedaŭrinde pro malsano ne povis partopreni.
Direktoro Behrendt, citante la versoin el la „Sonorilo” pri la forto de la fajro, konstatis, ke Schiller per tiuj ĉi vortoi skizis la principon kaj esencon de la tekniko. Li montris, ke la tekniko nepre bezonas internaciecon kaj ĝin ankaŭ kreis en la normsistemo, per la internaciaj intertraktoj pri la sama relsistemo aŭ en la lumigindustrio ktp. Ĉu la Morse-alfabeto ne jam estas internacia inlerkompreniĝilo ? Ankaŭ Radio nepre postulas internacian helpiingvon. Oni ja iam nun en Germanujo aŭdas la staciojn de London. Prag, Roma ktp.; la tekniko tion ja ebligas, sed la malfacilaĵon nun donas la homo mem, li malhelpas la eluzon de la tekniko. Ĉu tio ne estas paradoksaĵo? Tial li vokas la vivantojn: Kunagadu, ke la tekniko ricevu la rimedon por venko pri ĉiuj lingvaj malhelpoĵoj, helpu, ke Esperanto atingu liun lokon, kiun ĝi nepre devas havi.
La tria paroladanto, s-ro ambasadoreja konsilanto Richter, pritraktis la signifon de mondlingvo por la konsulejoj. Unue por la elmigrantula demando, por kiu la diverslingveco estas granda malhelpajo. Enketo, sendita al la berlinaj konsuloj, havis la rezulton, ke la plej multai, speciale la malgrandaj nacioj, respondis favore al Esperanto. Do UEA en Genf decidis elekti reprezentanton inter la konsularo Tasko de tiu ĉi konsulara delegito estos, interrilati inter la esp. organizoj kaj la kongreso.
Advokato Dr-o Liebeck klarigis lertamaniere Ia facilan lerneblecon de Esperanto, pri kiu li mem donas praktikan pruvon, lerninte la mondlingvon nur antaŭ kelkai monatoj. Per multaj ekzemploj li montris tiun simplecon de Esperanto.
Sr-o Blankenheim, Ĉefdelegito de UEA, mallonge raportis pri tiu ĉi organizacio kaj ĝia signifo speciale por la komercistoi.
Post saluto de la honorgastoj, inter kiuj ankaŭ troviĝis Prof Dietterle, Leipzig kai D-ro Arnhold, Dresden, s-ro Dir. Glück, finigis la paroladojn. dirante, ke Esperanlo, la grandioza spirita kreaĵo de geniulo, montras al la antaŭeniranta homaro novajn voiojn por ĝia pliperfektiĝo.
La bona vizito de tiu ĉi granda propagand-vespero pruvis, ke en Berlin, dank’ al la intereso de ia ĵurnalaro kaj per Radio, Esperanto ne plu estas rigardata kiel ridindaĵo, sed de tago al tago trovas pli da interesuloj. Espereble baldaŭ montriĝos la fruktoi de nia penplena sed tamen sukceson promesanla laboro.
La ĵurnalaro, inter ili Berliner Volkszeitung (Mosse), Berliner Börsen Courier, Vossische Zeitung, Deutsche Allgemeine Zeitung ktp., favore kai detale raportis pri la propagand-vespero kaj s-ro Dir. Glück dum sia Radio-kurso sabaton vespere parolis al la nevidebla aŭskultantaro pri la sukceso de la aranĝo.
Hildegard Nickel, Potsdam.
1-a sekr. de Esp. Gruparo Berlin.
•) „Kanto pri la SonorUo* (Lied von der Glocke) = fama poemo de Schlller.
Esperanto telesrafata.
Rokono de Esperanto por la svisa telegramtrafiko.
En „Der Morgen“, ĉiutaga jurnalo en Olten, Svislando, la 9. 1. 1925 ni legas (traduko):
Laŭ la decido unuanime akcepma la 20. 9.1924 de Ligo de Nacioj — kiu rekomendas al la aniĝ- intaj ŝtatoj ia aliasadon de Esperanto kiel prak- tika helpa lingvo por la telegrafa kaj radiotele- grafa servado — la jurkomunuma (t. e. ŝtata; Red.) poŝta kaj fervoja departemento plenumrajfigis la superan telegrafan direkcion, depost 1.1. 1925 al- lasi Esperanton kiel klaran lingvajon en la interna telegramtrafiko.