Somera Agotago kun teo, interparoladoj kaj ĝardenlaboroj sur Esperantoplaco

Kiu promenis auch rapidis la belan malfrusomeran 31-an de aŭgusto trans la Esperantoplacon, vidis kelkajn homojn metie labori ĉe la benkoj, aliajn en la verdaĵo ĝardene labori kaj aliajn najbarece interparoli en la te-trinkejo, al kiu Rixdorf/Mixdorf ŝanĝis la ĉefvojon de la placo,

Kelkaj interparoladoj okazis en Esperanto, multaj pri ĝi kaj pri la Zamenhof-Kverko, kiu post 30 jaroj da kreskado atingis respektindan altecon.

Provekzemplero de la nova dulingva urbogvidilo tra la urboparto Neukölln , nome „De Esperantoplaco al Hasenheide“ oni kun intereso trafoliumis.

Ĝi ankoraŭ aperos en septembro, kaj en Rixdorf ĝin ofertas aparte la librovendejo Die gute Seite (La bona paĝo) ĉe Richardplaco.

La teamo de AG Urban jam longatempe antaŭ la renkontiĝtempo estis sur la placo. Do la nove aranĝitajn benkojn oni ankoraŭ povis admiri kaj uzi.

Die Bänke werden erneuert

La Platzkümmerer (Placaj Prizorgantoj) de Trial & Error starigis manĉareton kun necesaj helpiloj por purigi kaj ĝardene labori ĉe la vojrandon.

La stelmozaikon ili kune kun plenkreskuloj kaj infanoj kreive ŝanĝis al mandalon.

Ĉe la projekto Mobile Stadtteilarbeit de Najbareca Domo Neukölln oni ankaŭ agadis kreive. Ekestis flugrubanda ĉeno, etendiĝanta de Zamenhof-Kverko super la placon, kun deziroj de la partoprenantoj por la placo kaj por la kvartalo.

Por ĉi tiu bela ligo de flegado de la placo kun komunikado kaj interparoladoj sur ĝi koran dankon al ĉiuj partoprenantoj, ankaŭ al la Katolika Komunumo Sankta Rikardo, al la Helpo kaze de Loĝmizero (SozDia), al itz kaj al la Kvartala Manaĝado Rixdorf!

H

This entry was posted in Pflegeaktion, Esperantoplatz, Uncategorized and tagged . Bookmark the permalink.