Summer event Esperanto-sqare

Somera festo sur la Esperantoplaco

la 9an de sept. 2015 de 15a ghis 18a horo!

 raporto de 2014

Fritz Wollenberg informas pri la preparo:

Sekvontsemajne, la 7an de julio, la laborgrupo por preparo de la Somera festo sur la Esperantoplaco la 4an fojon kunvenos. Ni precizigos la programon kaj decidos pri la afisho.

Esperantistoj anoncis jenon:

–             Stando por informi pri Esperanto

–             Stando kun komputilaj ludoj (sur iPad) en Esperanto kaj angla lingvoj

–             Gvidon tra la programo fare de Fritz Wollenberg (Esperanto-Ligo Berlino) kaj Anja Hitze (Interkultura Teatra Centro) en Esperanto kaj germana lingvoj

–             Prezento de Esperanto-kanzonoj kun gitarludo

–             Muzikgrupo akompanas la plantadon, aliajn aktivajhojn kaj legheran komunikadon che tabloj sur la placo per muziko

–             Malferma paroladeto flanke de Esperanto-Ligo Berlino kaj de A-Z Hilfen Berlin

–             Nova informafisho sur la Esperantoplaco

–             Transporto de Esperanto-materialoj por la festo per auto

Kunagado dum la somera festo eblas ankorau diversmaniere:

–             Simple viziti la feston

–             Helpi en prizorgado de la Esperanto-stando

–             Elpashi iamaniere dum la sursceneja programo (La scenejo estos la loko meze de la placo che la Esperanto-stelo kaj la Zamenhof-kverko)

–             Oferti iun ajn alian ideon de vi por la festo

Niaj partneroj ghis nun ofertis jenon:

–             Stadtagenten (Urbaj agentoj) – Plantadon kaj flegadon de verdaj areoj de la placo kun festvizitantoj

–             La Munkena aktorino Adler A.F. malfermas la feston per arta elpasho.

–             A-Z Hilfen (Helpoj) Berlin ofertas – shminkadon por infanoj, aranghadon de aerbalonaj bestoj por infanoj, stando por baki vaflojn kaj preni senalkoholajn trinkajhojn, audmemorludon.

–             Interkultura Teatra Centro ofertas – frapinstrumentan grupon, surscenigon de teatrajheto de junulara teatra grupo, ekspozicion de infanoj nome „Je la dua vido“ pri intervjuoj kun homoj en la kvartalo, prezentado de „Breakdance“

–             La pastro gvidas interesulojn tra la preghejo Sankta Rikardo.

–             Löwenzahn-bazlernejo – elpashon de infanoj per danco kaj kantado.

–             St. Richard-infanvartejo – elpashon de la infanoj per danco kaj kantado.

–             La “Ludoveturilo” (Spielmobil) de la Infana pavilono che la Droryplaco ofertas diversajn ludojn sur la ludejo vidalvide de la Esperantoplaco.

–             Kelkajn informstandojn de organizajhoj kaj institucioj chirkau la Esperantoplaco.

–             Kvizon pri la partoprenantaj organizajhoj kaj institucioj.

Kelkaj aliaj ofertoj ankorau estas en preparo.

La Katolika Komunumo St Richard disponigas tablojn kaj benkojn por la festo. La asocio A-Z Hilfen Berlin anoncas la feston che la Distrikta Oficejo kaj invitas politikistojn, inter ili la urbestrinon de Neukölln, d-ro Franziska Giffey. La Interkultura Teatra Centro petis che la Kvartala Managhado subtenajn financajn rimedojn de 1500 € lau nia mendolisto. La mono jam estas konsentita. Per tio ankau estos pagata la printado de la festafishoj kaj de la flugfolioj.

La esperantistoj en preparo kaj efektivigo de tiu chi Somera festo havas bonan eblecon prezenti sian kulturon al la publiko. Ni atendas chirkau 150 homojn.

Memkompreneble tio ne limigas nin, volonte estas invitataj chiuj esperantistoj kunagadi.

 

 

 

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Uncategorized. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *