Kadre de dutaga „Sango-festivalo“ estis surscenigita la spektaklo „Verda Sango“ kun kantoj de la muzikanto kaj Esperanto-kantanto Kaŝi (Carsten Schnathorst) antaŭ plejparte ne Esperanto parolanta publiko la 28-an de aprilo 2018.
La kela volbaĵo estis ŝanĝigita al sukurejo. Peter Kühnel ludis vampiron, kiu konstatis la bonguston de la verda sango de entuziasmaj Esperanto-parolantoj, kaj pro tio volis konvinki la publikon pri siaj kvalitoj kiel Esperanto-instruisto. Sed kvankam la homoj partoprenis lian „Vampiran kurson“ kaj kvankam li citis la faman esploriston kaj Esperanto-verkiston Tibor Sekelj per rakontoj pri kontaktigo de eblaj kanibaloj en la brazilia praarbaro, kaj kvankam li tre loge dancis la „Tangon de Esperantuj‘“, restas forta misfido kontraŭ la avida deziranto de verda sango.
Kaŝi, la muzikanto kaj Esperanto-kantanto el Hamburgo, reprezentis ĉe la elektronika klavaro per siaj kantoj el la Esperanto-vivo la vivecon kaj sentoprofundecon de la lingvo Esperanto, ĉu li kantis pri amo (Amu min!), ĉu pri travivaĵoj dum Esperanto-renkontiĝoj (Renkontiĝa kanto) aŭ ĉu li ludis al danco (Esperanto-Rock ‘n’ Roll). Li reprezentis la „verdsangulon“, kiu entuziasmiĝas por Esperanto, ligata kiel lingvo de la espero kun la koloro de la espero. Kaŝi ricevis multe da aplaŭdo. La tekstojn de liaj kantoj aperis por la publiko sur la ekrano en la lingvoj germana kaj Esperanta.
La doktoro kaj la flegistino okupiĝis pri lingvo kaj kulturo de la „verdsanguloj“, ĉar aperis viktimo de la vampiro en la sukurejo.
Wera Blanke, ludinta flegistinon, kiu pli kaj pli entuziasmiĝas pri la perloj de la Esperanto-literaturo, brilis per voĉlegado de la poemo „Sopiro“ de la hungara Esperanto-poeto Kálmán Kalocsay kaj de tekstoj el la eposo de la skota Esperanto-verkisto William Auld „La infana raso“.
Kiel doktoro dum la spektaklo kreskis mia prefere scienca intereso pri konduto kaj kulturo de la „verdsanguloj“, sed mi ankaŭ gvidis tra la spektaklo.
Precipe mi devis rifuzi la provojn de la vampiro, etabliĝi kiel Esperanto-instruisto, por aliri verdan sangon. Mi memorigis pri la sorto de Esperanto-instruisto el la rakonto „La verda puno“ de Louis Beaucaire kaj indikis pri tio, ke estas pli sendanĝere partopreni kursojn en interreto ĉe edukado.net aŭ ĉe duolingo aŭ konsulti spertajn Esperanto-instruistinojn kiel Katalin Kovács.
La estiĝon de la spektaklo Gerd Bussing decide influis. Li elektis tekstojn el la Esperanto-literaturo. Li meritas dankon samkiel Horst Gruner, kiu zorgis, ke la bildoj kaj tekstoj aperis sur la ekrano. Ni devas danki ankaŭ al la Kulturasocio Prenzlauer Berg r.A. Ĝi financis la elpaŝon de Kaŝi el Hamburgo kaj disponigis la necesajn teknikaĵojn.
Mi kaptis la bonŝancon travivi kelkajn el la ekscitaj kaj instigaj kontribuoj de la „Sango-festivalo“ el diversaj artaj fakoj kaj estis speciale impresita pri la timekscita-amuza programo de „Erzählkunst e.V.“ (Rakontarto r.A.) je la dua tago.
La „Blut-Festival“ (Sango-festivalo) de la kulturunuiĝo okazu laŭdecide ankaŭ en la sekvonta jaro.
Fritz Wollenberg