Kaŝi koncertos en Berlino la 28-an de aprilo

En Hamburgo la blinda muzikisto Carsten Schnathorst koncertas kun la muzikbando “The living Music Box”. Ekde 2013 Kaŝi kantas ankaŭ en Esperanto. Intertempe li estas pridemandata muzikisto en internaciaj Esperanto-eventoj.

Dum la ironie amuza Esperanto-spektaklo „Verda Sango“ la 28-an de aprilo je 16-a h  Kaŝi elpaŝos kiel klavaristo kaj kantisto kun ok mem verkitaj kantoj, inter ili „Amu min!“, „Tango de Esperantuj“ kaj „Esperanto Rock ’n‘ Roll“.

Verda Sango

La ironie amuza spektaklo „Verda Sango“ okazos en la kela volbaĵo de la Kulturcentro danziger50 (Danziger Straße 50)  kadre de la dutaga „Blut-Festival“ (Sango-festivalo).

Oni parolas pri Viena Sango, pri blua sango, pri tio, ke en la sango de la berlinano enestas muziko. Sed kio signifas tio, se iu havas “Verdan Sangon”?

Ne temas pri la vulkananoj, ankaŭ ne pri la verduloj. Temas pri homoj, kiuj pasie per sia kora sango agadas per aŭ por la internacia lingvo Esperanto. Pri ili oni foje diras, ke ili havas “Verdan Sangon”.

Pro la signifo de la lingvonomo Esperanto jam frue estis ligita la koloro de la espero verda kun ĉi tiu lingvo. La verda stelo aperis kiel simbolo de la lingvokomunumo, la verdaj kovriloj por Esperanto-publikaĵoj fariĝis modaj ktp.

Ironie amuza spektaklo kun kantoj, poemoj, prozaj tekstoj kaj Esperanto-enkonduka kurseto, spiciitaj per nigra humoro, serĉas respondojn al la demandoj, kiuj estas la „Sangverduloj“ kaj kiel ili estas?

La spektaklo estas dulingva – germana kaj Esperanta.

Tekstoj de konataj Esperanto-aŭtoroj kiel William Auld, Kaloman Kalocsay kaj Louis Beaucaire aperas apud tradukoj kaj propraj tekstoj.

En la tuta kulturdomo prezentiĝos varia programo grandparte germanlingva dum la Blut-Festival (Sango-festivalo) la 27-an kaj la 28-an de aprilo:

 ARTA ELPAŜO; RADIODRAMO; KONCERTO; VIDEO; KOLAĜO DA SONOJ; RAKONTA ARTO; MEMRENKONTIĜO; FOTOSERIO; FILMO; KORA SANGO; PENTRAĴO; FESTO

Taga bileto 15€, festivala bileto 25€ inkluzive manĝaĵo

This entry was posted in Danziger 50. Bookmark the permalink.