Marta ludado 2016

Ĉifoje venis 15 homoj al la ludado, inkluzive de kelkaj novaj ludantoj. Bonvenon! Ni ludis la jenajn ludojn: Spot It/Dobble, Abalone, Funkenschlag/Power Grid, Solo, Tabuo en Esperanto, kaj Istanbul.

20160220_191420

20160220_151259

20160220_181517

La sekva ludado okazos je sabato, la 19a de marto, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis la 20a horo denove (laŭ la vintra horaro de la kafejo).

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 19a de marto 2016, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 20a horo dum vintro!)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/222764481405237/

This entry was posted in Spielrunde, Berlin. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *