tempomaŝino navigisto Phila

Krianta pro ĝojo, vivanta eksterterano “Phila” kiel gasto ĉe la Mierendorff

Vendrede, la 5-an de majo je la 14-a – 15:30

Ĉu eksterteranoj kuras ĉirkaŭe en la najbareco? Nu, ho ne: specioj kiel dinosaŭroj povus timigi infanojn. La “tempomaŝino navigisto Phila” (alinome terano D-ro Philipp Sonntag) elegante kaŝiĝas en esperantisto.

Vendrede, la 5-an de majo je la 14-a – 15:30 li parolos – preskaŭ nur en la germana, laŭ sia propra parolmaniero, riĉigita per iom da Esperanto – en la HaM (Haus am Mierendorffplatz)

pri la transgalaksia hejmsopiro por pacaj planedoj ĉirkaŭe. Kaj Phila povas iĝi nuntempa atestanto por ni. Li scivoleme demandas nin pri la gamo de reala ĝis falsa, de “paroli homece” ĝis “furiozi nehome”. Li diras afable, ke la planedo tero jam estas en antaŭfazo de civilizacio. Do li esperas, ke li povas senti pinĉon de eleganta homaro en Mierendorff. Ĉiaspecaj terloĝantoj estas bonvenaj por diskuto!

Bildo: Phila en sia tempomaŝino

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Mierendorff, Vortrag. Bookmark the permalink.