Urbogvidilo „De Esperantoplaco al Hasenheide“ aperas en septembro

La 30-an de septembro aperos la dulingva urbogvidilo „De Esperantoplaco al Hasenheide“ kiel volumo 2 de la serio Vojaĝo tra Berlino kaj ĝia Esperanto-kulturo en la eldonejo Fritz Wollenberg, ISBN 978-3-9823965-2-1, prezo: 6 Eŭroj.

La 100-paĝa volumo en praktika A5-formato enhavas vojskizon, vojpriskribon kaj informojn pri vidindaĵoj kaj kun ili ligitaj facetoj de la Esperanto-kulturo, estas riĉe ilustrita (96 ilustraĵoj, plejparte koloraj fotoj) kaj kompletigita per indekso de personoj, bibliografio kaj Malgranda Esperanto-gramatiko por lernantoj.

Ĉirkaŭ 3 horojn la ekskurso gvidas tra la berlina urboparto Neukölln.

Ekde la 30-a de septembro la urbogvidilo estas mendebla en librovendejoj aŭ interrete.

En Esperanto-butiko (Katzbachstraße 25) kaj en Neukölln en la librovendejo „Die gute Seite“ (La bona paĝo, Richardplatz 16) oni aparte ofertas ĝin..

Memkompreneble  volumo 1 „De Zamenhofparko al Rummelsburger See“ (Rummelsburg, Friedrichsfelde) ankoraŭ estas ricevebla. Oni aparte ofertas ĝin en la lichtenberga librovendejo „Paul und Paula“ (Pfarrstraße 121).

This entry was posted in Stadtführer, Berlin, Esperantoplatz and tagged , , . Bookmark the permalink.