Vituala somero 2020

Virtuala Kongreso de Esperanto

UK en Bonaero 2014

La Virtuala Kongreso (VK) okazos kadre kaj kulmine de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020. Kiel aludas ĝia nomo, dato kaj daŭro, la VK estas omaĝo al la Universala Kongreso (UK), kiu en 2020 ne okazis pro la kronvirusa pandemio.[1]

Konsisto

VK ofertas virtualan aliron al esencaj programeroj de UK kaj donas okazon por enkonduko de novaj ideoj. La VK estas senpaga por individuaj membroj de Universala Esperanto-Asocio. Ankaŭ ne-membroj de UEA povas partopreni, sed kontraŭ simbola kotizo. VK utiligos teknikajn avantaĝojn por strebi rekrei la etoson de UK, kiel libera babilejo, renkontiĝaj ĉambroj, disdividiĝo en malgrandajn diskutgrupojn kaj menuon de prelegoj.

Programo

La VK-programo estas planita por havi unu ĉefan programon, kiu daŭros averaĝe po ses horoj tage (12:00-18:00 UTC), por ebligi al esperantistoj de ĉiuj landoj kaj horzonoj laŭdezire partopreni la tutan programon. Aldone, ĉiuj prelegoj disponeblos al aliĝintoj por posta spektado.

La VK-programo enhavos kelkajn el la tradiciaj elementoj de la UK, kiel la prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato kaj la Scienca Kafejo[2]. La IKU-libro, kun la tekstoj de la prelegoj, haveblos elektronike kaj senpage. Aliaj tradiciaj UK-programeroj, kiuj okazos virtuale kadre de la VK, estas la Tago de Lernado, la publika kunveno de la Akademio de Esperanto, Estraro de UEA respondas kaj la Aŭkcio.

Ne mankos specialaj programeroj kiel la Bankedo, kiun anstataŭos virtuala prezentado de naciaj pladoj el la tuta mondo, kaj la Internacia Vespero, kiu nomiĝos “Internacia Arta Aranĝo”. Ankaŭ la Ekskursa Tago okazos virtuale, tiel ke oni povos elekti ekskursojn al pluraj famaj turismaĵoj de la mondo, kun lokaj esperantistaj ĉiĉeronoj.

Referencoj

  1. Laŭ la Gazetara Komuniko de UEA n-ro 885 de la 16a de junio 2020.
  2. Resumoj estas videblaj en la IKU-paĝo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

 

La konkurso okazos en du sesioj:

    • elimina sesio: malferma al ĉiuj partoprenantoj, ĝi okazos ĵaŭdon, la 30-an de julio, 11:00-16:00 UTC.
    • fina sesio: la kvin plej elstaraj konkursantoj revenos sur la virtualan scenejon denove merkredon, la 5-an de aŭgusto, de la 15:00 ĝis la 16:00 UTC, por decidi la tri premiotojn.

La konkurso estas malferma al la partopreno de gejunuloj en TEJO-aĝo kiuj aliĝis al la kongreso. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la elimina rondo al la estrarano pri kulturo Orlando Raola, kiu kunorganizas la eventon (<>oraola</>@gmail.com).

La partoprenantoj de la Oratora Konkurso devas elekti unu el la jenaj temoj:

    • Kiam mi estis infano, mia plej kara revo estis…
    • Mi neniam komprenis kial …
    • Mia plej rimarkinda sperto pri virtualaj eventoj estas…

La parolado daŭros ĝis 10 minutoj, en la Internacia Lingvo Esperanto. La kandidatoj devas paroli libere, sen anticipe skribita teksto, sed ili povas uzi memorigajn notojn. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva kaj stila, kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro.

La juĝkomisiono ĉi jare konsistas el: Giridhar Rao (prezidanto), Mark Giraud (membro), Leandro Abrahão (membro kaj teknika prizorganto) kaj Duncan Charters (anstataŭanto).

El Gazetaraj Komunikoj

Montreale, virtuale: Kanado en la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) kaj MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 895 (2020-07-23)

Programo de la Virtuala Kongreso de Esperanto: unua rigardo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 894 (2020-07-16)

Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso – MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)

Virtuala Kongreso de Esperanto: jam eblas rete aliĝi, senpage por UEA-membroj, ĝis la 26-a de julio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 890 (2020-06-27)

MondaFest’ 2020: Por la Virtuala Kongreso Individuaj Membroj de UEA aliĝos senpage

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in virtueller Kongress, Konzert, UK2020. Bookmark the permalink.