(Deutsch) Zamenhof-Fest 2012

Ni kore invitas vin al nia ĉijara Zamenhof-festo.

Tempo: 15.12.2012, 16h-21h

Loko: danziger50, Danziger Str. 50, 10437 Berlin-Prenzlauer Berg (U2 Eberswalder Straße, M10 Husemannstraße)

Kion kunporti: Bv. kunporti: kukojn, keksojn, frandaĵojn, salaton k.s. kaj indiki tion en la komentoj sube. Kompreneble, vi povas ankaŭ veni sen kunporti, sed tiam eble ne sufiĉos manĝaĵoj…

Vespere estos eta malvarma bufedo.

Bitte melde dich auch an, damit wir die Teilnehmerzahl abschätzen können (z.B. für Getränkekauf) http://tinyurl.com/zam1512 bv. enskribi vian nomon tie, por ke ni povu taksi la nombron de partoprenantoj pretigante la kunvenon.

Programo:

15:30 Alveno

16:00 Salutvortoj kun reenrigardo al la jaro 2012

Poste: babili, manĝi, trinki

Varmajn kaj malvarmajn trinkaĵojn ni disponigos surloke je modestaj prezoj.

Ni petas vin kunporti kukojn kaj frandaĵojn por komuna divido aŭ vendo

Akompane, por tiuj, kiuj deziras: Ludi skrablon en Esperanto!

Ni ebligos ludadon de skrablo en Esperanto! Ludu kun viaj amikoj surloke dum la kunveno sur ekrano perkomputile.

18:59 Prezento de la renovigita retejo de www.esperanto.de surekrane

20:00 Klezmer-koncerto (Peter Bäß)

21:00 Fino

This entry was posted in Danziger 50 and tagged , , . Bookmark the permalink.

2 Responses to (Deutsch) Zamenhof-Fest 2012

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *