Vidu ankaŭ. Persona nekrologo por amiko De Gerd Bussing
La eminenta rumana esperantisto prof. d-ro Ignat Bociort forpasis la 2-an de decembro en Berlino en la aĝo de 91 jaroj. Li studis filozofion kaj filologion en la Universitato de Bukareŝto kaj doktoriĝis pri filozofio en la Humboldt-Universitato en Berlino. De 1950 ĝis sia pensiiĝo en 1987 li instruis en la universitatoj de Bukareŝto kaj Timişoara kiel asistanto, lektoro, docento kaj profesoro.
Bociort lernis Esperanton en la 1960-aj jaroj en Berlino, kiam li estis gastdocento en la Humboldt-Universitato, kaj post sia reveno al Rumanio fariĝis ĝia ĉefa disvastiganto tie spite al la malvarma sinteno de la aŭtoritatoj kaj al la malpermeso de la lingvo en 1985, kiu daŭris ĝis la falo de la diktaturo fine de 1989. Li amase prelegis pri Esperanto: al studentoj en 8 universitatoj, al la senatoj de 5 universitatoj, en 3 kulturdomoj ktp.
En 1978 Bociort sukcesis starigi la unuan oficialan ĝermon de la movado, la Kolektivon Esperanto kaj Interlingvistiko kadre de la Akademio de Sociaj kaj Politikaj Sciencoj. Samjare li atingis ankaŭ enkondukon de Esperanto kiel nedeviga sed egalrajta kurso en la filologiaj fakultatoj de la lando. Tio ebligis poste starigi Esperanto-sekcion en la tutlanda asocio de filologoj kaj aperigi vortarojn kaj lernilojn ĉe universitataj eldonejoj, i.a. la lernolibron Curs elementar de Esperanto (1983), kiun Bociort aŭtoris kun Mioara Dobre. Dank’ al liaj klopodoj aperis en Esperanto du numeroj de la revuo Ferioj en Rumanio (1978, 1983). En 1990 Bociort iĝis la unua prezidanto de la refondita Esperanto-Asocio de Rumanio, kiu poste elektis lin sia honora prezidanto. Ekde 1992 li estis orda profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino.
Krom pri estetiko kaj literaturo, Bociort verkis rumane ankaŭ pri interlingvistiko kaj Esperanto: Lucrări practice de Esperanto – interlingvistică (1979, repr. 1980), Esperanto pentru începători (1992) kaj Către tinerii mei cititori: Esperanto în actualitate (2000). Li estis kunaŭtoro de la unua granda Esperanto-vortaro por rumanoj, Dicţionar esperanto-român, kun 10 000 kapvortoj (1995). En Esperanto li kontribuis al multaj periodaĵoj kaj kolektivaj verkoj per orginalaĵoj kaj tradukaĵoj. Kiel apartaj eldonaĵoj aperis i. a. Kritiko de la tezoj neantaj la progreson de la literaturo kaj arto (1983), La spirito de Esperanto kaj la ‚samideanaj‘ malamikaĵoj (1999; rumana eld. 2004) kaj Bedaŭrinda verko (rebato al T. Carlevaro; 2007). En 2007 aperis impona kolekto de liaj eseoj, raportoj, recenzoj kaj beletraĵoj, Esperanto: movado, strategio, estetiko, rakontoj.
En 1998 Bociort estis elektita Honora Membro de UEA. Ĝis antaŭ nelonge li restis mense vigla kaj partoprenis en la esperantista agado en Berlino. Ankoraŭ en aŭgusto ĉi-jare aperis ampleksa intervjuo kun li en Cultura, unu el la plej gravaj rumanaj kulturaj revuoj, titolita Despre noua ordine lingvistică globală (Pri la nova tuttera lingva ordo).
(laŭ Gazetara Komuniko n-ro 598 de UEA)
Persona nekrologo por amiko
Emociplenajn momentojn mi travivis, kiam la urno kun la ĉi-mondaj restaĵoj de Ignat Florian Bociort en trista mateno estis sinkigita en la teron. Nur nun, kiam li korpe ne plu estas inter ni, mi iom post iom ekkonscias, kio mankos al mi kaj kiom li donis al mi vivante. Mi ĉi-loke ne volas ripete elnombri liajn meritojn kiel diverskampa sciencisto kaj pensulo.
Klare antaŭ miaj okuloj staras ankoraŭ la festeto okaze de lia naŭdekjariĝo en familia, hejma rondo, ame prizorgata de lia edzino Uŝi. Malgraŭ kelkaj malhelpoj, ŝulditaj al la alta aĝo, li elradiis preskaŭ freŝan, gajan junecon, rerigardante al la trapasita vivotempo kun kontenteco kaj anima trankvilo. En postaj telefonaĵoj mi apenaŭ ion rimarkis de lia antaŭmortaj suferoj. Mi unuafoje renkontis lin komence de la naŭdekaj jaroj de la pasinta jarcento en esperantista kunveno. Jam tiam reliefiĝis liaj bone bazitaj, firmaj konvinkoj rilate literaturon kaj filozofion, ĉiam klare formulitaj. Mi ne ĉiupunkte konsentis kun li koncerne lian teorion pri la neevitebla progreso en la materia kaj idea mondo. Mi eĉ ekdebatis kun ĉi-teme en la UK en Prago. Sed mi plejofte devis cedi al liaj pli bone funditaj kaj pli lerte vortigitaj argumentoj.
La literaturan verkadon de mia edzino Lena Karpunina li kompetente kaj pozitive akompanis, ne ŝparante kun konstruiva kritiko. Mi ne forgesos la multnombrajn reciprokajn invitojn, ekz. por komuna manĝado. Elstaras la memoro pri unu el miaj rondaj naskiĝtagoj, kiam en ĉeesto de miksita gastaro li senreserve montris sian serenan flankon, gaje ŝercante kaj ekz. plenvoĉe kantante la Internacian en diversaj lingvoj, i.a. en la rumana. Sur mia bretaro staras liaj verkoj – eĉ iuj en la ruman lingvo, sed resumitaj en Esperanto. Jen tamen ankoraŭ speco de fizika ĉeesto.
Gerd Bussing