(Deutsch) Start der neuen Internetseiten

Ni nun tre ĝojas anonci nian novan retejon! Per nia nova retejo, ni volas helpi al berlinanoj kaj vizitantoj de Berlin, ke ili povu facile kaj rapide trovu informojn pri esperantistaj aktivaĵoj ĉi tie. Tio helpos al ili trovi grandajn lokajn eventojn, grupojn kaj kursojn. Ni esperas poste enmeti bildojn por ĉiu grupo en Berlin kaj Brandenburg kaj doni al la estroj de tiuj grupoj rajton redakti nian retejon, por ke ili povu uzi nian oficialan retejon por enmeti aktualajn terminojn, por ke ĉiuj restu ĝisdataj kaj pleninformitaj.

Mi volas tre danki al la prezidanto de EABB, Felix Zesch, pro lia granda laboro de enhava kaj teknika flankoj. Mi ankaŭ volas danki al Tanja Borzel, kiu kreis tiun belan bildon supre. Ni cetere, volas multe danki al Beate Mielke pro ŝia laboro prilaborante la malnovan retejon de 1997-2011. Tio estis grava enhava fundamento kiun ni uzis por konstrui nian novan retejon.

Ni kompreneble scias, ke ĉi tiu retejo estas unua paŝo, do ne estas perfekta. Ni tial petas ĉiujn komentojn, laŭdojn kaj kritikojn de vi ĉiuj por ke ni povu plibonigi la informfluon! Simple komentu en ĉi tiu paĝo kaj ni legos kaj respondos. Antaŭ ol vi kritikas, mi volas rimarki, ke ni elektis uzi la originalajn nomojn por “Berlin” (anstataŭ Berlino) kaj “Brandenburg” (anstataŭ Brandenburgio), ĉar tiel eksterlandaj vizitantoj povus pli facile trovi nian retejon serĉante por “Berlin” kaj “Brandenburg” ekzemple per Google.

This entry was posted in Neuigkeiten. Bookmark the permalink.

3 Responses to (Deutsch) Start der neuen Internetseiten

  1. Gerd Bussing says:

    Gratulon kaj dankon al la farintoj de la nova retpagharo, speciale al Chuck!
    Char kritiko, proponoj ktp. ja estas dezirataj, jen kelkaj rimarkoj.
    Mi aprobas la shanghon de la foto kape de la malferma pagho, char tiu nun montras specifan Berlin-motivon kaj ne iun belan pejzaghon, kiu povus trovighi ankau en Bavario.
    Mi opinias, ke la salutteksto meritas lingvan poluradon. Tio koncernas kaj la esperantan kaj la germanan versiojn. Mi pretas helpi che tio. Tiu teksto estu post certa tempo anstatauigita per alia, char impresus strange, se post monatoj oni ankorau “ghojas pri la anonco”. Al mi persone pli plachas la nocio “retpagharo”, char “retejo” shajnas al mi nelogika – chu “reta ejo” au “ejo de reto”? Aliflanke, “retejo” jam estas vaste uzata…
    Gerd

    • Chuck says:

      Saluton Gerd,

      Dankon pro viaj komentoj! Laŭ komputeko.net, “retejo” estas la plej ofte uzata vorto. Cetere, ĉi tiu loko estas paĝo por gravaj aktualaĵoj, do iom post iom, ĉi tiu novaĵo subiros kaj eventuale malaperos al arkivo.

      Amike,
      Chuck

  2. Belega iniciato! Nome de Milana Amikoklubo mi varmkore bonvenas la novan retejon.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *