Lunde ĉe Viktoriaparko

Esperanto-kulturvesperoj ĉe Viktoriaparko

ĉiun unuan lundon en monato je 19h30

en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25

 

Esperanto-butiko en Katzbachstraße 25 (urboparto Kreuzberg) ekde la 7-a de oktobro 2019 estas ĉiun unuan lundon en monato je 19h30 la renkontiĝloko de “Lunde ĉe Viktoriaparko” .

Esperanto-butiko Katzbachstraße 25

En Esperanto-butiko en Katzbachstraße 25 (urboparto Kreuzberg) situas ekde 2015 la oficejo kaj informejo de Germana Esperanto-Asocio kaj de Germana Esperanto-Junularo.

Ekde aŭtuno 2019 ĉi tie estos alirebla la biblioteko de Esperanto-Ligo Berlino- Brandenburgio kaj renkontiĝos la Ĵaŭda Rondo (antaŭe en Charlottenburg ĉe Gerd Bussing).

„Lunde ĉe Viktoriaparko“ daŭrigos la antaŭajn temajn vesperojn en danziger50.

Katzbachstraße en Kreuzberg situas rande de Viktoriaparko kaj Willy-Kressmann-Stadiono.

Trafikiloj: Metrolinio 6, Buslinio 248 Platz der Luftbrücke

Buslinioj 104 kaj 140 Dudenstraße/Katzbachstraße

Esperanto-tradicioj de Kreuzberg reiras ĝis la komencoj de Esperanto en Berlino. En Prinzenstraße 95 troviĝis presejo kaj eldonejo de Möller & Borel. Ĉi tie estis fondita la unua Berlina Grupo Esperantista. Poste la eldonejo situis en Lindenstraße 18-19. Vilao Kreuzberg estis grava renkontiĝloko de Esperanto-parolantoj dum la 80-aj kaj 90-aj jaroj.

Temoj de la serio Lunde  ĉe  Viktoriaparko: