Danziger 50

En la kulturdomo “danziger50” ekde la malfermo de la domo la 3-an de junio 2006 ĝis aprilo 2019 ekzistis fakgrupo Esperanto.

La tradicio de temaj aranĝoj estos daurigata ekde oktobro 2019 en ĉiu unua lundo en monato en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 en Berlino Kreuzberg kun la devizo “Lunde ĉe Viktoriaparko” .

La kulturdomo “danziger50” kun la Esperanto-skribo
EN PRENCLOVA MONTO AL APOLONO KAJ AL LA MUZOJ

Kie: Danziger Straße 50, 10435 Berlin en la kela koktelejo “Abbaubar” (sonorila butono: Gewölbekeller)

Kiam: La duan kaj kvaran lundojn de ĉiu monato (krom festotagoj), 19h30

Trafikiloj: 600 metrojn (14 minutojn) de la metroostacio “Eberswalder Straße” (U2); la haltejo “Husemannstraße” de la tramo M10 (atingebla ĉe Hauptbahnhof) troviĝas preskaŭ antaŭ la domo; la haltejo “Prenzlauer Allee/Danziger Straße” de la tramo M2 (atingebla ĉe Alexanderplatz) troviĝas en mallonga piedira distanco (8 minutojn); de la S-trajna stacio “Prenzlauer Allee” oni piediras pli longe (18 minutojn).

La enirejo de la kulturdomo

 

 

La prelegoj laŭintence kaj plej ofte okazis en Esperanto. Se estas bezono, oni povis doni resumojn en la germana lingvo.

Jen la temoj de aranĝoj.

Moser pri Svitavy

Arta festivalo Sango

Spektaklo Verda Sango kun Kaŝi

Anna kaj Dmitri en danziger50

Miro pri Prenzlova Monto

Temoj oktobro ĝis decembro 2018

Tago de Esperanto-libro – Festlibro Ulrich Lins

Temoj januaro 2019

Temoj februaro 2019

Temoj marto 2019

Temoj aprilo 2019