Gerd Bussing raportis pri la kunveno, kiu okazis la 4-an de junio 2015. Li ne menciis nombron de partoprenantoj.
Li skribas pri surpriza gasto Tomek, simpatia esperantisto el Wroclawo: »Spite al lia aserto, ke li parolas Esperanton ankoraŭ ne perfekte, lia partopreno en niaj konversacioj pruvis la malon. «
Pri libroj menciindas, ke li hazarde trovis recenseton pri la finna traduko de la romano “Abismoj” de J. Forge – en neesperantista (!) revuo el la jaro 1924: »La recensisto venas la kondamna verdikto: “afektita, sen iu ajn arta valoro. Netaŭga por librejoj!” Uff!!«
Rilate al la vizito de la korea junulgrupo ne okazis decido, sed oni opiniis, ke por eventuala muzika prezentaĵo la apuda Zamenhof-parko pli taŭgas ol la espotekejo.
Pri la menciita Esperanto-grupo “Max-Josef-Metzger” Gerd informas, ke temis pri aktiveco de Matthias Behlert. Li havas retejon, kie li prezentas EURA – eine neutrale und gerechte Zweitsprache für Europa kun gramatiko kaj vortaro. Gerd rakontis, ke li parolis kun li antaŭ eble kvin jaroj – en normala Esperanto.
Kelkaj kuriozaĵoj en la vivo kaj verkaro de Jean Forge (prezentitaj antaŭlastan ĵaŭdon).
1. La nomo. S-ino Wanda Fethke-Grossmann, la ankoraŭ vivanta dua edzino de Jean Forge, atentigis foje, ke Forge mem prononcis sian familian nomon ne france, sed germane: For-ge. Tion konfirmas ankaŭ surbendigita intervjuo kun li.
2. Ofte oni povis legi pri li: “…dum multaj jaroj li redaktis la gazeton “Esperanto Triumfonta”. Envere li nur dum du kaj duona monato “kunredaktis” ĝin.
3. Kontraste al lia propra aserto, ke li fieris pri fojaj aperigoj de siaj propraj artikoloj en tiu gazeto, eĉ ne unu estas trovebla en la koncernaj numeroj.
4. En “Mia verda breviero” li rakontas, ke ĉe lia unua renkontiĝo kun la fama filmreĝisoro Karl Grune tiu primokis la verdan stelon, kiun surhavis Forge. Poste en intervjuo kun sveda Esperanto-revuo li asertas, ke Grune mem portis verdan stelon surjake, kio tuj ebligis bonajn kontaktojn al li.
5. Iu reĝisoro volis filmigi la filmscenaron “Don Manuel, la bandito” de Forge. Sed la kunlaboro fiaskis. Jarojn poste tiu reĝisoro efektivigis la filmon en Hispanio kiel sian propran, ne demandinte Forge.
5. Post la aperigo kaj sukceso de “Mr. Tot aĉetas mil okulojn” dua romano kun la titolo “Febro”estis vaste reklamata en la Esperanto-gazetaro. Venis multaj antaŭmendoj. Sed neatendite la eldonejo devis komuniki, ke la romano ne povas aperi “pro nelivero de la aŭtoro (sic!)”.
6. Iam la vidvino montris al mi malgrandan valizon, dirante, ke en ĝi troviĝas la literatura postlasaĵo de J.F. Ŝi promesis heredigi ĝin al la Esperanto-Ligo.
Kiam mi jarojn poste memorigis ŝin pri tio, ŝi diris al mi: “Aĥ, tion mi donis al iuj homoj, kiuj interesiĝis pri tio, verŝajne poloj. Iliajn nomojn mi ne plu scias.”
Mi dankis por la informo.
Gerd Bussing