Kliemke kun la Duko-Reganto de Braunschweig 1911

Esperanto ĉe la Duko-Reganto de Braunschweig.*)

La Duko-Reganto poste vizitis la esperanto-ekspozicion en la „Internationale Ausstellung für Reisen und Fremdenverkehr“ en la Salonoj apud Zoo Berlin. Bv. vidi pli fruan prezenton.

La Invito reproduktita en “Germana Esperantisto” 1911, Nro 2

*) Elparolu : braŭnŝvajg;
Raporto de A. Reinking.

GERMANA ESPERANTlSTO No. 4 Seite 79

Jam antaŭ kelka tempo estis konfidencie dirite al mi, ke nia Duko-Reganto interesiĝas pri Esperanto kaj mi tre volonte kredis tion, ĉar li dum siaj grandaj vojaĝoj havis la plej bonan okazon, ekkoni la utilon de tia mondlingvo. Krom tio li ja estas la prezidanto de la germana koloniunuiĝo kaj oni scias, ke por niaj kolonioj la enkonduko de unueca lingvo estas tre grava postulato. Tial mi ne estis tre surprizata, kiam mi ricevis jenan inviton:

Braunschweig, den 13. Februar 1911.

Herzoglich Braunschweig-Lüneburgisches Ober-Hofmarschall-Amt.

Auf Höchsten Befehl Seiner Hoheit des Herzog-Regenten findet am Sonnabend, dem 18. d. Mts., abends 8 Uhr, im Herzoglichen Residenz-Schlosse ein Vortrag über “Esperanto” statt, an den sich eine Diskussion anschliessen wird.

Der Unterzeichnete hat auf höchsten Befehl die Ehre, Herrn Staatsanwalt Reinking zu diesem Abend ganz ergebenst einzuladen.

Anzug: Herren vom Zivil Dienstfrack bzw. Frack.
Herren vom Militär Gesellschaftsanzug.

Vorfahrt nördlicher Flügel.
v. Klencke.

La invito montris al mi, ke la Duko ne nur havas intereson por nia movado, sed ankaŭ intencas, detale informiĝi pri ĝi, aŭdante, kion amikoj kaj kontraŭuloj diras pri ĝi.
La kunveno okazis en la granda halo de l’ kastelo. Estis invititaj kvardek personoj, inter ili la ministroj, la ĉefurbestro, la prezidanto kaj sindiko de la Komerca Ĉambro, kelkaj oficiroj, reprezentantoj de l’ komerco, industrio, de la lernejoj kaj kiel esperantisto ankaŭ nia samideano Prof. Dro Freise, la direktanto de la ĉitiea drogista akademio; do tre diverseca societo.

Precize je la oka aperis sur la ŝtuparo, kiu el la intimaj ĉambraroj kondukas malsupren en la halon, la Duko. en civilaj vestoj kun granda ordenstelo, la Dukino kaj eble dek gesinjoroj de l’ kortego kaj en ilia rondo nia bone konata samideano, Dro Kliemke el Berlin, kiu havis la honoron, esti invitita al la Duka tablo. Post la eniro de la gesinjoroj kaj post la salutado, la ministro por la kulto kaj la lernejoj malfermis la kunvenon, dirante, ke li certe parolas en la nomo de ĉiuj ĉeestantoj, se li dankas al Lia Duka Moŝto, ke li ebligis al la kunveno, koniĝi kun tiel grava movado, pri kiu oni tiel multon kaj tamen nenion detalan jam aŭdis. Plue li komunikis, ke la ano komisiis al li la gvidadon de la diskuto. Nun li donis la parolon al d-ro Kliemke. Ties parolado daŭris tri kvaronojn da horo. Li traktis la aferon precipe de la praktika, lingva vidpnnkto kaj atentigis prefere pri la nemezurebla riĉeco de nia lingvo, kiu povas esprimi ĉiun elpenseblan ideon per la plej simplaj rimedoj kai tamen pli precize ol la naciaj lingvoj. Ĉiam li pruvis siajn dirojn per amaso da ekzemploj.

La paroladon sekvis la diskutado. Kun kiu intereso oni diskutis, estas videble el la fakto, ke ĉi daŭris pli ol du plenajn horojn. Komencis la komerca sindiko, parolante ne ĝuste malamike, sed indiferente kontraux Esperanto. Li prezentis statistikon, kiun li kolektis en la lasta jaro, kaj el kiu li konkludis, ke nuntempe la komercistaro ankoraŭ ne havas praktikan profiton de Esperanto kaj tial por ĝi neniun intereson. Kompreneble estis tre facile por Dro Kliemke, rebati tiun ĉi atakon kiel netrafan. Li diris: Ankaŭ mi havas multajn interrilatojn en komercistaj rondoj, sed miaj spertoj estas tute aliaj. Sed, eĉ se vi estus prava, kion tio pruvus por vi? Kion vi jam faris, por meriti pli bonan rezulton? Aŭ ĉu vi volas rikolti ne seminte? Aŭ, se vi vere jam semis, ĉu vi jam sufiĉe longe atendis la elĝermon de la semo? Kion do la eble ankoraŭ mankanta profito pruvas kontraŭ la utileco de Esperanto? Nur la utileco, ne la nuna utilo estas tie ĉi diskutebla!

Nun venis unu el niaj plej kleraj kaj influriĉaj pedagogoi kaj same parolis kontraŭ Esperanto, sed laŭ tute alia vidpunkto. Li diris: La instrua plano de niaj lernejoj estas jam nun tiel plena, ke ĝi plian ŝarĝadon neniel toleras. Nu estas ja Esperanto tiel facile lernebla, ke oni kun nur malgranda peno povas lerni ĝin ekster la lernejoj. Sed ankaŭ tion mi ne helpos pro patriotaj motivoj. Ĉar mi konas Esperanton. Ĝi estas vere genia elpensaĵo, kaj mi tute ne dubas, ke ĝi havas ĉiujn ŝancojn, atingi sian celon kaj fariĝi la mondlingvo. Sed ĝiaj progresoj estos kaj devos esti la malprogresoj de nia kara germana lingvo. Esperanto malhelpos nian gepatran lingvon, sin disvastigi tra la mondo. Tial mi ne povas esti favora al tiu grava konkuranto. Al tiuj ĝi rezonoj li aldonis ankoraŭ kelkajn lingvajn rimarkojn. Denove nia senlaca samideano defendis nian aferon, dirante: La lernejo ne havos malprofiton de la enkonduko de Esperanto, sed kontraŭe la plej grandan profiton, se vi nur ne sensisteme aldonos ĝin al la jam hodiaŭ instruataj fakoj. La esenco de bona instruo estas progresi de la simplo al la komplikato, de la facilo al la malfacilo, de la konato al la nekonato. Vi ?is nnn agas kontraŭe. Sed se vi instruus Esperanton kiel la unuan fremdlingvon, vi havus en ĝi ion, kio estas, por tiel diri, la skeleto, la modelo de lingvo kaj tial por ĉiu lernanto tuj kaj facile komprenebla. Poste sekvigu la aliajn pli komplikajn antikvajn kaj modernajn lingvojn kaj la profito el tiu ?i la?grade natura metodo jam ne mankos. Tiamaniere vi kaj ni havos profiton. Poste li montris, ke la lingvaj riproĉoj de la antaŭparolinto bazis nur sur malkompreno de tio, kion li diris en sia parolado.

Nun je la miro de la ĉeestantaro la Duko mem ekstaris kaj diris jenon: La batalo inter la diversaj lingvoj pri la mondestreco neniel estas evitebla, ja ĝi komenciĝis jam nun ŝajne sen via scio. angla, franea, hispana, rusa, holanda lingvoj konkuras kun la gemana, kaj estas pli ol dube, ĉu la ŝancoj por nia lingvo estas bonaj. Laŭ mia opinio ĝi estas multe tro malfacila por tio. Ekzemple la gramatikan sekson de niaj vortoj fremdulo neniam iiniemos. Sed ekzistis ja en antaŭaj tempoj jam mondlingvoj. En la meza epoko la latino estis la lingvo de la eklezio kaj, kio tiam estis la sama, de la scienco kaj eĉ de ĉiuj kleruloj, ĉar ili ja ĉerpis sian klerecon el la ekleziaj lernejoj. Poste dum longa tempo kaj iom ankoraŭ nun la franca lingvo pretendas esti la lingvo de la kleruloj. Sed la historio tute klare montras, ke ili ĉiuj malsukcesis. Kial do ne provi aferon sur nova vojo, kiu eble promesas pli bonan sukceson?

Nun la ministro volis scii ion pri la facila lernebleco de nia lingvo kaj la en Braunschweig jam faritaj spertoj. Ni esperantistoj havis do la deziritan okazon, kontentigi lin per kelkaj ekzemploj. lnteralie Prof. Dro Freise raportis pri siaj spertoj, faritaj en sia drogista akademio. La studantoj en ĝi estas tre diverskleraj; unuj estas abiturient0j, aliaj ne lernis alian lingvon. Do oni povas plej bone kompari la progresojn inter la diversaj specoj de lernantoj. La rezulto estis, ke plej bone progresis la disciploj sen kono de fremdlingvo kaj la raportanto klarigis tiun fakton per tio, ke verŝajne por ili la lernado de fremda lingvo estas io nova kaj tial interesa.

Fine mi havis permeson, rebati ankaŭ la patriotajn timojn de niaj kontraŭuloj, dirante jenon: Kiel jam antaŭe Lia Duka Moŝto diris. la batalo pro la mondestreĉo inter la lingvoj de la grandaj nacioj neniel estas evitebla, se ne venas helpo. Ĉar la ideo de mondlingvo entenas la ideon de monopolo kaj signifas la batalon je vivo aŭ morto kontraŭ la konkurantoj. Tial ni povas esti dankaj al Esperanto, ke ĝi intencas alporti tiun ĉi helpon kaj forigi la necesecon de tiu ĉi batalo. Gxi estas ja ekstrakto el  ĉiuj euxropaj lingvoj kaj ĉiu nacio retrovos en gxi la plej bonan parton de sia lingvo, la romanoj la eksteran formon kaj la germanoj la internan spiriton. Do neniu el ili plene malvenkos, neniu plene venkos. Sekve ĉiuj povas akcepti ĝin sen humiliĝo kaj kun la sama rajto kiel kompromison. Ankaŭ alia rezonado estas rimarkebla. Ni supozu foje, ke nia gepatra lingvo venkus kaj fariĝus la mondlingvo. Kio estus la sekvoj? Kio fariĝus el ĝi en la buŝoj de tiel multaj nacioj? Sen iu dubo ĝi tre baldaŭ estus difektita ĝis nerekonebleco. Kiu tion ne kredas, rememoru la sorton de la franca lingvo en la buŝoj de la angloj ost la militakiro de Anglujo de la normanoj, memoru la sorton de la angla lingvo en la buŝoj de la hinoj. Ĉu la tiel dirita pidĝinangla lingvo vere estas celo, tiel forte dezirinda? Ĝian sorton ni volas ŝpari al nia gepatra lingvo. Ĝi ne estu la servanto por aliaj popoloj kaj ne pereu en tiu ĉi servo. ĝuste pro respekto kontraŭ ĝi ni volas uzi alian, artefaritan lingvon, kiu pli bone estas ŝirmata kontraŭ la pereo. Car ĉi jam de la komenco estas tia kombinaĵo, sed ne farita de la hazardo, sed de unu el la plej granda? lingvaj genioj, kreita en la nepra intenco, esti laŭ la parolmaniero de kiel eble plej multaj popoloj. Krom tio ĝi estas bazita sur firma kaj netuŝebla fundamento kaj oni do povas esperi, ke ĝi povos kontraŭstari al la danĝeroj, devenantaj el la uzo kiel tutmonda lingvo. Ĝuste pro patriotismo ni propagandas Esperanton.

Ĉar neniu kontraŭparolis okazis la la pauzo. Dume la Duko rondiris en la societo kaj konversaciis kun siaj gastoj. Kiam li venis al mi, li diris: La diskuto estis sufiĉe longa, tamen mi kredas, ke neniu enuis, ĝis la lasta momento, sed ke kelkaj komprenis, ke la demando pri Esperanto meritas nian plenan atenton. Sed tri punktoj ankoraŭ ne estas tute klaraj al mi,

Unue, ĉu estas efektive vere, ke la diversaj nacioj elparolas Esperanton sufiĉe egale, tiel, ke oni povas kompreni ilin sen peno? Mi preskaŭ kredas, ke por la daŭro kaj en vigla konversacio ekzemple la franco forgesos, elparoli la 11 kiel u, sed komencos elparoli kiel ii. Kompreneble estis facile, trankviligi lin per la spertoj de niaj ses internaciaj kongresoj, en kiuj partoprenis la reprezentantoj de pli ol kvardek nacioj, kaj la montro, ke la franco ja lernas la esperantan u ne laŭ sia hejma u, sed la? sia hejma ou kaj tial tute ne estas tentata, elparoli ĝi kiel ii. Nu bone, li rediris, tion mi tute bone komprenas. Sed ĉu ne ekzistas la dan?ero, ke la komence bona elparolado baldaŭ disfalos en dialektoj? Mi respondis, ke ankaŭ tio ne estas timebla. Ĉar dialektoj sin formas la? la sperto nur tie, kie amaso da najbaraj personoj malatente elparolas kaj kie tiu ĝi malbona elparolado amasiĝas kaj fine fariĝas kutimo. Sed fremdan lingvon – do ankaŭ Esperanton – oni ne elparolas senatente kaj same oni parolas ĉin nur kun fremduloj. Por la naskiĝo de dialektoj mankas do la kondiĉoj. Li rediris: Ankaŭ tio ŝajnas al mi trafa. Sed ĉu vi kredas, ke oni povas uzi Esperanton en la diplomata servo, eĉ? por internaciaj kontraktoj kaj leĝoj? Kompreneble, tion mi ne nur kredas, sed plene certe scias, estis mia respondo. Por tiaj celoj oni provos uzi ĝin eĉ multe pli bone, ol iun nacian lingvon. Car hodiaŭ internacia kontrakto havas du tekstojn, kiuj ambaŭ valoras kiel originaloj. Nu estas, pro la malsameco de la uzitaj lingvoj, tute neeble, ke ili ambaŭ estas identaj, ĉiam estas inter ili pli malpli granda diferenco. Kaj el tiaj diferencoj tre ofte naskiĝas disputo kaj Amalpaco. Tio estos neebla ĉe la uzo de Esperanto. Ĉar tiam estos nur unu originalteksto kaj tiu konsistos el vortoj, kies signifo unu fojon por ĉiam estas difinita en oficiala vortaro, kaj kies gramatikaj interrilatoj estas regulitaj per neniei malkomprenebla fundamento. Oni povis vidi, ke tiu ĉi rezonado ne restis sen impreso je la Duko. Ankaŭ la korteganoj kaj kelkaj el la ceteraj ĉeestantoj montris laŭdindan intereson por nia afero kaj tre ĝojis, kiam mi montris al ili kelke da esperantaj broŝuroj, gazetoj kaj libretoj, kiujn mi, antaŭvidinte ilian scivolemon, estis kunportinta. Precipe oni interesiĝis pri la japana ,,Samideano, pri la statistikaj kartetoj en la jarlibro de la U. E. A. kaj la unua eldono de l’ fundamento, kiun S-ino Hankel bonvole pruntedonis por tiu ĉi vespero. Oni ankaŭ instigis Dron Kliemke kaj min, interparoli iom en Esperanto por havi ideon pri la sono de nia lingvo. Por ke la tuta ĉeestantaro povu havi tiun ĝi ĝuon, la ministro laŭ speciala ordono de l’ Duko aŭ la Dukino – tion mi ne tute klare povis rimarki – petis Dron Kliemke, ke li ĉe la fino de l’ kunveno deklamu esperantan poemeton.uzo oni diskutis pri alia temo, kaj tiuj ĉi disputoj etendiĝis senfine kaj iom enuige ĝis la dekdua kaj duona. Tamen la ministro evenis al sia antaŭa peto kaj diris tre sprite jenon: “Car ni nun tiel plezure komencis tiun ĉi novan tagon, mi laŭ la speciala ordono de Lia Duka Moŝto kaj certa, per tio plennmi insistan deziron de la societo, petas S-ron Dron Kliemke, doni al ni ĉiuj specimenon pri ia sono de Esperanto. Nia nelacigebla pioniro iris do denove sur ia estradon kaj deklamis la Zamenhofan tradukon de la Heine’a poemo pri la son?anta princino, kaj mi ne bezonas aldoni, tute perfekte, antaŭe tradukinte ĝin germanen. La impreso estis evidenta kaj oni vidis, kiagrade la societo estis surprizita per la en tia mezuro ne atendita belsoneco de nia lingvo. Fine la ministro fermis la kunsidon kun dankesprimo al la oratoro kaj la Duko, kiu havigis al siaj gastoj tiel ekstreme interesan vesperon. Ni disiris nur je la unua. Eĉ la Dukino, kvankam ŝi estas iom delikata, ne volis foriri antaŭ la fino. La ministro vere ne diris troon. Ni nepre ne dubas, ke ĉiu el la partoprenintoj iris hejmen plene kontentigita kaj grandparte kun pli bona kono de nia movado kaj niaj jam faritaj progresoj. Ankaŭ la ekstera sukceso ne mankos. La Duko montris pli ol nur supraĵan intereson kaj rimarkinde bonan komprenon por niaj celoj. La ministro atentas nin, ankaŭ la publika atento estas altirita al ni kaj la atakoj de niaj kontraŭuloj estas, se mi ne trompas min, kun sukceso rebatitaj. Tutkore ni devas danki al nia eminenta samideano Dro Kliemke, ke li per sia diplomata propagando prosperis, konduki nin al tiel bona, antaŭ jaro ne esperebla, sukceso. Ni esperu, ke li prosperusamgrade ankaŭ estonte.

Esperanto en la vojaĝa ekspozicio en Berlin.
Vizito de la Duko-Reganto de Braunschweig.

Oficiala Esperanio-Informeio kaj elmontrejo de Germana Esperanto-Asacio kaj U. E. A. en la lnternacia Ekspozicia por Vojaĝo kaj Turismo en Berlin, la de Aprilo ĝis 20a de Junio.

En la antaŭa numero ni donis priskribon de la Esperauto-elmontrejo en la vojaĝa ekspozicio, kaj hodiaŭ ni havas la plezuron ankaŭ bilde prezenti ĝin al nia legantaro. Kiel oni vidos el la fotografaĵo, la raportinto pri la ekspozicio ne tro grandigis. Estas nur bedaŭrinde, ke oni ne povas vidi sur la bildo la maldekstran flankon de la ĉambro, kie ĉefe estas lokitaj la objekto? de U. E. A. Sed pro la maloportuna loko antaŭ la informejo la afero ne estis alie aranĝebla. La 12-an de l’ pasinta monato ni havis altrangan vizitoneu nia lnformejo: la Duko-Reganto de Braunschweig, kiu tre interesiĝas pri Esperanto (vidu G. E. 4, p. 79) vizitis kun sia edzino la ekspozicion kaj ankaŭ detale rigardis niajn elmontraĵojn. La duko, gvidata de D-ro Kliemke, miris pri la montrita disvastigado de nia lingvo kaj pri la granda amplekso de nia literaturo. Denove li eldiris sian opinion, kiun li jam esprimis post la parolado de D-ro Kliemke en Braunschweig, nome, ke neŭtrala lingvo por la internaciaj interrilatoj. estas nepre necesa, kaj ke estas vere dezirinde ke Esperanto, pro sia jam pruvita praktika uzebleeo. kiel eble plej baldaŭ fariĝu la ĝenerala interkomprenilo inter la diversaj popoioj.

Ankaŭ la dukino mountris intereson pri Esperanto. Ŝi petis F-inon Rabe, la estrinon de la lnformejo, kaj nian ĉeestintan redaktoron esperante interparoli, kaj ŝi laŭdis la belsonecon kaj facilan kompreneblecon de nia lingvo.

La ĝenerala vizito al nia ekspozicio ankaŭ en la pasinta monato estis bonega, tiel bona, ke la ekspoziciaj direktoroj malkaŝe diris al ni: “Kiam ni konsentis pri la senpaga loko de vi okupota, ni iomete dubis pri via afero, ĉar ni tute ne supozis responde grandan sukeeson. Sed nun ni vidas, ke ni eraris. Vi havas bonegan sukceson kaj ni ĝojas pri la intereso, kiun la publiko montras al via lingvo, kiu ankaŭ al ni bone servis.

Ĉu tia aprobo ne estas vere ĝojiga? Estu permesata, ankaŭ en tiu ĉi loko esprimi al la tre kapablaj, direktoroj kaj aranĝintoj de la belega vojaĝa ekspozicio, S-roj Baron von Kuhlemann kaj Schlieper, la plej koran dankon de la esperantistaro por ilia favoro al nia afero.

lnter la vizitintaj esperantistoj de la pasinta m0nato trovĝis samideanoj el multaj aliaj landoj.

De la apude montrita bildo estas faritaj ilustritaj poŝtkartoj, kiuj estas haveblaj ĉe la Esperanto-Komisio por la lntemacia Ekspozieio por Vojaĝo kaj Turismo, Berlin SW. 68, Lindenstr. 18/l9.
Prezoj: 1 peco 0,10 M., 10 pecoj O,90 M., 50 pecoj 4, M.,100 pecoj 7, M. Afranko por Germanujo ĝis 10 p. 0,03 M., ?is 2O p. 0,05 M., ?is 50 p. 0,lO M., ?is
lOO p. 0,20 M,; por la eksterlando estas necesa la responda pli alta afranko. Ek.
*

Esperanto-Tag in der Reise-Ausstellung.

lm Anschluss an den Lübecker Kongress findet am 11. ds. Mts. in der lnternationalen Reise Ausstellung am Zoolog. Garten in Berlin ein Esperanto-Tag statt, zu dem alle Esperantisten und Freunde unserer Sache eingeladen werden. Vorgesehen ist von allem ein Vortrag des Herrn Geh. Justizrat Professor Dr. Kohler, Berlin, über: “Esperanto und Autorrecht”. Der Eintritt zu diesem Vortrage mit nachfolgender Aussprache ist frei. Alles Nähere ist aus den besonderen Einladungen ersichtlich, die in den nächsten Tagen direkt versandt werden.