Lunde ĉe Viktoriaparko – marto 2022 – Esperanto kaj Ligo de Nacioj

Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg). Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

7-a de marto 2022, 19h30

„Esperanto kaj Ligo de Nacioj“

En 1922 Ligo de Nacioj okupiĝis pri raporto pri la stato de la apliko de Esperanto en la mondo.

La enkondukan prelegon pri la temo faras Jean-Paul Kuhfahl.

Ni diskutas rilate al tio pri la demandoj: Kiamaniere tio okazis? Kian rolon ludis la japana instruitulo Nitobe Inazo (1862–1933) kaj la svisa ĵurnalisto kaj historiisto Edmond Privat (1889–1962) en Ligo de Nacioj? Pri kio temas en la Nitobe-simpozioj? Kiel kunlaboras UEA kun Unesko kaj aliaj organizaĵoj?

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

This entry was posted in Montags am Viktoriapark, UEA, Uncategorized. Bookmark the permalink.