
Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).
Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.
7-a de septembro 2026 je 19.30 h
Memorvespero por Gerd Bussing
La 19-an de marto en 2026 mortis la berlina esperantisto Gerd Bussing.
Ni memorigas pri lia multfaceta agado por Esperanto, speciale kadre de la Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio.

Gerd Bussing dum la somerfesto sur la Esperantoplaco en 2015
Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko