Solena malkovro de la montrokesto kun nova informafiŝo sur la Esperantoplaco 14-an de septembro 2016

schautafel2016klein

Neue Schautafel – Anklicken zum Vergrössern

Malferme de la Somera Festo sur la Esperantoplaco okazos solena malkovro de la montrokesto kun nova informafiŝo sur la Esperantoplaco.

La novan informafiŝon kreis Esperanto-Ligo Berlino kune kun la AG Urban, kiu respondecas pri la profesie farita dezajno. La preterpasanto ekde la malkovro povas informiĝi pri estiĝo kaj historio de la placo, pri la aranĝado, la institucioj ĉirkau la placo kaj pri Esperanto.

Por la festo AG Urban preparis eventon en la placangulo Schudomastraße / Braunschweiger Straße. Estos instalitaj elementoj uzeblaj de la vizitantoj ankaŭ por sidi kaj aŭskulti informojn kaj opiniojn pri la placo en germana lingvo kaj en Esperanto. Proprajn opiniojn kaj ideojn oni povas esprimi ĉe yourkiez.de.

schautafel2016-entstehungklein

This entry was posted in Fest, Esperantoplatz and tagged . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *