Oktobra ludado 2016

Dum septembro ni estis nur 4 ludantoj, sed inter ni estis unu eksterlandano kiu dum tiu semajnfino vizitis Berlinon. Ni tamen ĝuis la tagon, kaj ludis la jenajn ludojn: Spot It, Tikal, Qwirkle Cards, Isle of Skye, kaj Bohnanza

20160917_171408

La sekva ludado okazos je sabato, la 15a de oktobro, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis la 20a horo (komenciĝas denove la “vintra” horaro de la kafejo).

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 15 de oktobro 2016, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 20a horo dum vintro)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/533863546805663/

This entry was posted in Spielrunde, Berlin and tagged . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *