(Deutsch) Ordner im Büro gelagert

Pro la subita maldisponebliĝo de la antaŭa stokejo ĉe Johan en Maxstraße, aktujoj kun dokumentoj pri la historio de GEA, ĝiaj landaj ligoj kaj la Germana Esperanto-Junularo estis metitaj en la teretaĝon de la Esperantodomo, ĉefe en la oficejan eron, sed parte ankaŭ en la bibliotekan. La trairejon inter oficeja kaj biblioteka eroj nun baras ŝrankoj, sed kompreneble tra la pordoj eblas ankoraŭ facile atingi ambaŭ loĝejerojn.

Kiom longe la aktujoj malplifaciligas la uzon de la klubejo estas necerta. La GEA-estraro diskutas momente diversajn opciojn. Dumtempa solvo estus meti ilin en pagendan memstokejon aliloke. Fina solvo estus ĉion transdoni al ŝtata biblioteko, ekzemple StaBi, kio tamen necesigas ankoraŭ konsiderindajn preparojn.

This entry was posted in Berlin, Bibliotheko, Esperanto-Haus, Verein, Deutscher Esperanto-Bund. Bookmark the permalink.

One Response to (Deutsch) Ordner im Büro gelagert

  1. Pachter says:

    Estas cxa. triono de la arkivajxoj, kiuj subite kaj rapidege devis esti translokigitaj al BerO, pro manko de alia ebleco. Sur la bildoj videblas duono de la arkivajxoj, kiuj nun trovigxas en BerO. Arturo multe helpis en la dangxera situacio!
    Estas multaj valoraj dokumentoj apud ne tiom valoraj, tamen interesaj historie aux de aliaj vidpunktoj. Mi kolektis ilin ekde 1977, portinte el diversaj keloj, stokejoj aux subtegmentejoj en tuta Germanio kaj parte ecx en eksterlando. Multe de la enhavo estas ordigita laux internacia dekuma klasifiko aux internaj aktoplanoj de GEA+GEJ,
    sed estas ankoraux amaso da materialo, cxefe el Berlino, ne ordigita.
    Ekde 1997 laux decido de la iama GEA- kaj GEJ-estraroj mi estas oficialala “Beauftragter für das Archiv” de ambaux asocioj.
    La bavara parto de la arkivo ne plu trovigxas en Berlin, cxar GEA donacis gxin printempe 2012 al la Bavara Staatsbibliothek, kie oni malgrandan parton jam uzis por la fama ekspozicio tie kaj estonte cxio estos tie ciferecigota kaj rete videbla.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *