Ponta Festo en Frankfurt (Oder) – 2023-05-01

Invito al la tradicia „Ponta Festo“ de la urbo Frankfurt (Odro), Germanio, 100 km oriente de Berlino, la 1-an de majo 2023. Jam la dektrian fojon Ronald Schindler instalos informstandon pri Esperanto nome de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio kaj Esperanto-Ligo Berlin.

La aranĝo okazos inter 11:00 kaj 18:00 h ĉefe en la regiono de la urboponto inter Frankfurt (Odro) kaj Słubice. En la proksimeco de la ponto (al norda direkto) ankaŭ instaliĝos nia informstando, rekonebla per Esperanto-flago.

Nia informstando memkompreneble bonege kaj konvinke denove demonstru, ke Esperanto ne nur funkcias, sed estas bona interkomprenilo inter la popoloj, do ankaŭ ponta lingvo. Pro tio ankaŭ estus bonega afero, ke mi ne restos la unusola esp-isto dum la festo.

Bedaŭrinde mi mem eble ne havos multe da tempo por akompani vin dum via restado en la urbo ĉar mi, kiel kutime, devos resti ĉe la stando.

Tamen multe okazos dum tiu ĉi tago ambaŭflanke de la Odro-rivero kaj vi certe ne enuos.

Vespere ni renkontiĝos en agrabla restoracio por komuna babilado.

Ronaldo

ponta festo 2023 (invito)

This entry was posted in Infostand, Fest, Brandenburg, Frankfurt/Oder, Brückenfest, Uncategorized and tagged . Bookmark the permalink.