Premio Grabowski por B. Pabst

Dum la UK en Lisbono la Berlina Esperanto Bernhard Pabst ricevis la duan premion de la Fondaĵo Antoni Grabowski por Historia vortaro de Esperanto 1887–1889.

La laboro estis temo de prelego en D50 en januaro 2018.

Dataloj en la Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 745 – 2018-08-08

PREMIOJ DE FONDAĴO ANTONI GRABOWSKI

La Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG) estis kreita sur la bazo de grandanima donaco de Adam Goralski (1912–2005). Ĝia regularo estis novformulita en 2017. La fondaĵo, portanta la nomon de “la patro de la Esperanta poezio” Antoni Grabowski, celas subteni la Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj. La ĵurio de FAG, kiu de 1984 aljuĝas premiojn meze ĉhiun duan aŭ trian jaron, nun konsistas el Ulrich Lins, Shi Chengtai kaj István Ertl. La administradon de la Fondaĵo prizorgas la Centra Oficejo de UEA.

En la Lisbona UK estis anoncitaj la ĉi-jaraj premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski.

La unua premio (750 us.dolaroj) iras al Sten Johansson (Svedio). Li ricevas ĝin pro sia elstara kontribuado al la literaturo de Esperanto. Unue tradukinte en Esperanton el la sveda (ekde 1982), li de 1986 verkis imponan kvanton da prozo originale en Esperanto kun vasta gamo de temoj. Inter ili estas facillingvaj krimromanetoj, sed ankaŭ romanoj pli ampleksaj (laste, Marina ĉe la limo), kiuj trovis multe da sukceso pro sia stilo, ofte ironia aŭ humura. Pluraj liaj verkoj estis premiitaj en Belartaj Konkursoj. En 2000 li kreis retejon pri Originala Literaturo Esperanta (OLE), kiu kreskis al granda sciobanko pri aŭtoroj kaj verkoj, inkl. de 1600 recenzoj. Johansson tradukis krome verkojn de Virginia Woolf. UEA distingis lin en 2014 per „Diplomo pro elstara arta agado“.

La duan premion (400 us.dolaroj) ricevas Gonçalo Neves (Portugalio) kaj Bernhard Pabst (Germanio) pro sia komune kompilita Historia vortaro de Esperanto 1887–1889. Tio estas konkordanco, kiu notas ĉiun unuan uzon de vorto en la komenc-tempa epoko de Esperanto; iniciatis ĝin Reinhard Haupenthal. Ambaŭ honoritoj aktivas ankaŭ alikampe (Neves ĉi-jare per la kolektoj Periskope kaj Recenze), sed la premio celas esprimi laŭdon al ili pro la (daŭranta) projekto dokumenti la originon de la lingvo Esperanto.

La ĵurio gratulas la tri ĉi-jarajn premiitojn kaj ĝoje notas, ke en 2018 ni festas la centan datrevenon de la apero de Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz, nome de la Esperanta traduko farita de Antoni Grabowski.

This entry was posted in Preis and tagged , , . Bookmark the permalink.