Berlinano estas temo de Esperantologia konferenco dum UK

Esperantologia Konferenco 2018:

bildo de detlev blankeOmaĝe al la vivo kaj verko de Detlev Blanke (1941-05-30/2016-08-20)

Jaŭdon, la 2an de aŭgusto  2018

en Salono ĉe la dua hado de Fakultato pri Juro, Universitato de Lisbono, Lisbono.

9:00 – 12:00 – 12:45 – 15:15

Sub la aŭspicio de Universala Esperanto Asocio (UEA) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED)

Ekde la 63-a UK en Varno CED organizas la Esperantologian Konferencon en la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Ili traktas plej diversajn temojn en la scienca esplorado de Esperanto kaj planlingvistiko.

Unua Parola sesio pri Dr. Detlev Blanke

Prelegoj (kun resumoj) de

  • Sabine Fiedler– Tuta vivo por interlingvistiko/esperantologio
  • Humphrey Tonkin: Blanke en la kadro de movadaj rilatoj Oriento-Okcidento en Eŭropo: Personaj konsideroj
  • Alberto Fernández-Calienes: Kontribuo de d-ro Blanke al la sukceso de Esperanto en Kubo
  • Ulrich Lins: Detlev Blanke kiel movadano

Ulrich Lins opinias, ke Detlev Blanke estis elstara esperantologo. Samtempe li estis tre aktiva organizanto kaj funkciulo en la Esperanto-movado. Li mem substrekis, ke en sia profesia kaj faka agado li ĉiam atentis pri la ligo inter teorio kaj praktiko. Lia agado kiel movadano ne estis limigita al Germana Demokratia Respubliko, sed etendiĝis ankaŭ al internacia kadro. Mia prezento klopodas montri, kiel Blanke provis harmoniigi sian laboron sur scienca kampo kun la pli frue naskita poresperanta entuziasmo. Ĉu  estiĝis konfliktoj, ankaŭ politikaj? Kiamaniere li sub la kondiĉoj de la „malvarma milito“ klopodis eviti kontraŭdirojn kaj solvi konfliktojn?

Dua Parola sesio pri Ĝenerala Esperantologio

12:45 – 13:15 Haggin La subteksto de neŭtraleco: la Dreyfus-afero kaj la Esperanto-movado resumo ricevita
13:15 – 13:45 Fiedler Ĉu Esperanto fariĝas pli kaj pli angleca? resumo ricevita
13:45 – 14:15 Neves Ekesto evoluo kaj estonteco de Historia Vortaro de Esperanto resumo ricevita
14:15 – 14:45 Wandel La demografia stato de Esperanto resumo ricevita
14:45 – 15:15 Alcalde “Pli bona ol la homa estaĵo? Esperanto kaj transhomismo
This entry was posted in Vortrag, UK 2018 and tagged , , , , . Bookmark the permalink.