Septembra ludado 2015

Al la aŭgusta ludado venis 7 plenkreskuloj, 1 infano, kaj 2 hundoj! Ni ludis la jenajn ludojn: Sushi Go, Kingdom Builder, Solo, Bohnanza, Hive, Spot It, Verflixxt, Telephone Pictionary, kaj kompreneble Tabuo en Esperanto.

20150829_154021

Jen kelkaj rezultoj de tiu antaŭlasta ludo. Klaku por vidi pli grandan bildon.

1) tp2     2) tp1

La sekva ludado okazos je sabato, la 19a de septembro, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis la 22a horo denove.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 19a de septembro 2015, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 22a horo dum somero!)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/1488688518096526/</>

This entry was posted in Spielrunde, Berlin. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *