Verda Sango 2 sukcese surscenigita

En subtegmentejo de danziger50 kolektiĝis la 12-an de aprilo je 15-a h vizitantoj de la dua Sango-festivalo ĉirkaū la aktoro Claus Utikal, kiu disŝprucis sangokoloran farbon diskonigante frazojn pri vivo, arto kaj paso, dume la kantistino Christina Harslem akompanis la okazaĵon per sirena kantado. La grupo iris tra la ŝtupara domo al la kelo, postlasante sangoruĝajn spurojn. Tie daūris la arta evento, dum kiu estis pentrita, miksita, formita bildo, kiu fine de la festivalo estu forbruligita sur la korto. Akompane la artisto deklaris siajn pensojn kaj sonis la bela hela voĉo de la kantistino.

Per tio estis malfermita la festivalo, dum kiu vespere ankaŭ estis surscenigita la ironie amuza spektaklo „Verda Sango 2“ kun tekstoj en germana lingvo kaj en Esperanto.

La doktoro, ludita de la spektakla reĝisoro Fritz Wollenberg, salutis la spektantojn en la salonego kiel pacientoj en sia sukurejo. Li akceptis iom nervozigite sed kun kreskanta intereso la klopodojn de la supera flegistino, prezentita de Wera Blanke, instrueti lin pri Esperanto kaj pri Esperanto-literaturo, por ke li estas preparita por kontakto kun verdsanguloj, tio signifas kun entuziasmaj Esperanto-parolantoj.

Iom malfide li permesis, ke la verdsanga kantisto Kaŝi (Carsten Schnathorst el Hamburgo) kantas en la sukurejo, post kiam la supera flegistino jam estis deklamanta la poemon de Ossaka Kenji „Ho, juna sango!“ Tamen li ĝojis, ke la vampiro, kiu ankaŭ devis esti kuracita, trankviliĝis pro la muziko.

La vampiro, korpigita de Peter Kühnel, klare konfesis, ke li, kaŝite kiel Esperanto-instruisto, celis al la verda sango de entuziasmaj Esperanto-lernantoj. Li tute ne komprenis la eksciton pro la malgranda murdo kaj la malmulteta sango elsuĉita dum la Esperanto-instruado. Eĉ li ja regas la Ĉe-metodon kaj demonstris tion al la publiko per rapid-kurso Esperanto, kiun la doktoro interrompis pro zorgo pri la sekureco de la pacientoj.

 

La supera flegistino memkompreneble havis profundajn sciojn pri la inventinto de la instrumetodo Andreo Cseh (1895-1979) kaj prezentis la ĉapitron el la verko „El la Verda Biblio“ de Izrael Lejzerowicz (1901-1944), kiu Biblio-stile raportas pri la agado de Cseh. Ankaŭ el alia satiro – “La milito de la ĉapeloj” de Louis Beaucaire (1925-1983) ŝi donis provaĵon. En ĝi la reĝo kaŭzas „civitanan militon“, ĉar li ne volis akcepti la saman supersignon super la Go en reĝo kiel la ĉambelano havas ĝin super la Co. Li postulas pli luksan supersignon, do kronon.

La supera flegistino rakontas ĉi tiun satiran fabelon, por montri, ke ankaŭ ĉe la verdsanguloj ne ĉio okazas senkonflikte, kvankam ŝi fine akcentas, ke paco estas grava celo de la verdsanguloj.

Tion konfirmas la navigatoro de tempomaŝino Phila (Fila), malantaŭ kiu kaŝiĝas la verkisto d-ro Philipp Sonntag, kiu raportas pri renkontiĝoj kun verdsangaj Esperanto parolantaj eksterteruloj, kiuj laŭ li estis atingintaj tute novan nivelon de civilizo kaj pri kies apero en la sukurejo la doktoro devas prepariĝi. Pruve li citas mutaciulon.

La stranga humuro de la spektaklo atingis la spektantojn, inter kiuj troviĝis kelkaj Esperanto-parolantoj. Ulrich Wilke zorgis pri la projeciado de la germanlingva traduko de Esperanto-tekstoj al granda ekrano, pro kio por ĉiuj en la salonego ĉio estis komprenebla.

 

 

Speciale fortan aplaŭdon ricevis la kantisto kaj muzikisto ĉe la elektra klavaro, kiu prezentis siajn kantojn, sufiĉe konatajn en Esperanto-rondoj: „Tango  de Esperantuj‘“, „Renkontiĝa kanto“ , „Amu min!“ , „Verda fabelo“, „Preĝo de anĝelo“.

Fine kun la prezentantoj dancis ankaŭ spektantoj lian  „Esperanto-Rock ‘n‘  Roll“.

Teksto kaj fotoj: Fritz Wollenberg

This entry was posted in Theater, Berlin, Danziger 50, Uncategorized and tagged , , . Bookmark the permalink.