Zamenhof en Vieno

Vieno festis la naskiĝtagon de Zamenhof la 8-an de decembro. Laŭ raporto de Johann Pachter kunvenis en granda salono de »Polnisches Institut Wien« ĉirkaŭ 100 personoj.

Raporto en la retejo de la instituto kun fotoj.

En sia malferma parolado Mag. Rafal Sobczak (direktoro de la Instituto) menciis, ke estas longa tradico de komuna festado kun la Austria Esperanto-Federacio. Estis prezento de la noveldonita libro »Menschlich in der Unmenschlichkeit« de Martin Stuppnig per la aŭtoro mem. Li skribis la libron por siaj filoj kaj nepoj, por ke oni eksciu de avo kiel terura estis la milito, en kiu li devis militservi.

Sekvis tri prelegoj:

1.) Prof. Maitzen (dulingve) pri Berta von Suttner.

2.) Dr. Seán Ó Riain (vicambasadoro en la Irland en Vieno) pri neglekto de lingvoj kadre de UN, kiu permesas la uzon de nur ses oficialaj lingvoj . Sean dum lia berlina periodo estis regula partoprenanot de ĵaŭda rondo en Falkstrasse 25.

3.) Chuck Smith (Usonano, kiu vivas en Berlin) pri projektoj, kiujn li lanĉis:  Eo-vikipedio, duolingo kaj amikumu.

La partoprenantoj – de juna knabo ĝis 97-jara esperantistino venis ĉefe el Vieno kaj Austrio. UEA estis reprezentita per Sara Spano (kun Edzo F. Maurelli).

Salutojn de EABB kaj ELB transdonis Johann Pachter, kiu menciis, ke postan sabaton
okazos la  Zamenhof-festo en Berlin kun poloj. Li estis surprizita ricevi aplaudon pro tio.

Post la solena parto la festintoj transiris por dua parto al salono kun manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. En agrabla atmosfero oni babilis ĉefe en Esperanto kaj en la germana.

La programkajero de Polnisches Institut Wien por novembro-decembro 2018 dediĉis tutan paĝon al invito al la pagxo Zamenhof-festo kun mencio de senpaga aliro.

 

 

Zamenhoffesto en Vieno lastsabate

Mo 10. Dez 2018 12:45 . Gesendet von:

“”

En Vieno, la partnerurbo de Berlin, okazis en “Polnisches
Institut Wien” lastsabate 08.12. tre bela Zamenhoffesto. Gxi
estis iom alia on niaj kutimaj en Berlin. En granda prelegsalono
kie sidis cxa. 100 personoj oni auskultis malfermajn vortojn de
direktoro de la instituto, kiu menciis ke jam estas longa
tradicio de komuna festado kun la Austria Esperanto-Federacio
okaze de la naskigxtagdatreveno de la pola E-inventinto d-ro L.
Zamenhof. Poste estis prezentado de reeldonita libro ” far autoro Stuppnig. Li unueLa verkon
li tradukis al E kaj gxi aperis en la eldonejo KAVA-PECH. Cxar la
eldonisto Petro Chrdle el Prago ne povis veni, la auxtoro mem
skizis pri tiu tre interesa libro, kaj ekzempleron donacis por la
Pola Instituto en Vieno. Post tio okazis tri prelegoj.. u.
La gastoj en agxo , sed ankaux el aliaj landoj kaj
UEA reprezentisLa ELB-estro
petis min saluti nome de ELB kaj mi informis ke venis el
partnerurbo Berlin, transdonis salutojn kaj informis  Amike, Johano

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Vortrag. Bookmark the permalink.