10 jaroj Zamenhofparko – Ni festos la 9-an de aūgusto.

Jubileaj aranĝoj en Lichtenberg la 9-an de aūgusto 2019

  • Esperanto-Ligo Berlin kaj Muzeo Lichtenberg invitas:

 je 15-a horo al malfermo de la ekspzicio „10 jaroj Zamenhofparko –  Esperanto-kulturo en Berlin-Lichtenberg“ en konsilantara salonego de la urbodomo Lichtenberg.

La ekspozicio poste estas rigardebla dum la malfermaj tempoj de la        urbodomo.

 je 16-a horo al kvartala promenado kun la urbogvidanto Fritz   Wollenberg de la urbodomo (Möllendorffstr. 6) ĝis la Zamenhofparko (Einbecker Straße / angulo Rosenfelder Straße).

Estos prezentataj kaj rigardataj lokoj de Esperanto-kulturo en   Lichtenberg.

  • Esperanto-Ligo Berlin kaj Stadtteilkoordination Lichtenberg Mitte (Kvartala Kunordigo Lichtenberg Mezo) invitas

je 19-a horo al muzike-literatura aranĝo en Zamenhofparko.

Inaŭguro de la montrokesto kun informafiŝo pri la parko estas planita dum la malfermo. La programo ankoraŭ prepariĝas. Elpaŝos muzikantoj el Pollando kaj Germanio.

La jubilea aranĝo finiĝos per interparoladoj en la parko. Kulinaraĵoj kaj trinkaĵoj estas aĉeteblaj. Speciale estos invititaj Esperanto-amikoj el la naskiĝurbo de Zamenhof Bialistoko kaj el la nederlanda urbo Leeuwarden, kie ankaŭ situas Zamenhofparko.

La aranĝo instigu al pli ofta utiligo de la Zamenhofparko kiel loko de       renkontiĝo, de interparolado kaj de kulturaj eventoj.

Informoj kaj impresoj pri la Zamenhofparko

Esperantodomo

En la proksima Esperantodomo, Einbecker Straße 36 havis ĝis komence de 2015  Esperanto-Liga Berlin, Germana Esperanto-Junularo kaj Germana Esperanto-Asocio sian sidejon. Ĉi tie renkontiĝis la Ĵaūda Rondo de berlinaj Esperanto-parolantoj. Ekzistis Esperanto-arkivo kaj Esperanto-biblioteko.

Tiele la apuda parko fariĝis Esperanto-renkontiĝejo.

Propono pri nomo

Al muzika eko de jubilea Esperanto-festo la 2-an de aŭgusto 2008 renkontiĝis proksimume 70 Esperanto-amikoj en la parko. Estis voĉlegita letero de Esperanto-Ligo al la urbestrino de Lichtenberg, en kiu estis proponita la nomo Zamenhofparko. Poste la partoprenantoj, memore pri la vizito de la Esperanto-fondinto Ludwig Zamenhof 100 jarojn antaŭe en 1908 en Berlino, veturis per historia tramo al la Pola Kulturcentro, kie estis prenzentita germanlingva traduko de la libro „La Zamenhofstrato” de Roman Dobrzyński.

La nomdono

Per decido de la lichtenberga parlamento de la 20-a de novembro 2008 estis nomita la verda areo sude de Einbecker Straße inter Rosenfelder Straße kaj Marie-Curie-Allee la 17-an de majo 2009 okaze de la 150-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof en 2009 „Zamenhofparko“.

La 23-an de julio 2009 la urbestrino de Lichtenberg Christina Emmrich komune kun Potr Golema, Ambasada konsilanto de la ambasado de Respubliko Pollando, malkovris la prestiĝan ŝildon de la nove nomita Zamenhofparko kelkajn tagojn antaŭ malfermo de UK de Esperanto en Bialistoko, la naskiĝurbo de Zamenhof.

En la 90-aj jaroj la verda areo, nomita de la loĝantoj Rosenfelder Platz, estis aliaranĝita al bela parko kun florrondelo meze, ĉirkaŭita de benkoj, hodiaŭ portanta la nomon Zamenhofparko.

La Zamenhofparko en Leeuwarden

La nederlanda urbo Leeuwarden inaŭguris sian Zamenhofparkon 50 jarojn pli frue en 1959, kiam la Universala Kongreso de Esperanto estis dediĉita al la 100-a datreveno de la naskiĝo de Ludwig Zamenhof.

La fotoj montras la Zamenhof-monumenton (2009 Wikimedia Ytzen) kaj la Esperanto-monumenton (2008 Wikimedia Brbbl) en Leeuwarden.

Zamenhofparko Berlin-Lichtenberg – loko de renkontiĝo

En 2014 ekzemple berlinaj Esperantistoj renkontiĝis kun la kuba Esperanto-instruisto Ángel-Miguel González kaj la kuba kulturataŝeo en Berlino  al diskutrondo en la Zamenhofparko.

La Zamenhofparko por loĝantoj estas loko de ripozo. Por turistoj, speciale por Esperanto-parolantoj ĝi estas atrakcia celo.

Aleksandro Sosna, la vicurbestro de Bialistoko kaj prezidanto de organiza komitato por la UK de Esperanto en 2009, estis akceptita en 2009 de la urbestrino de Lichtenberg kaj vizitis la Zamenhofparkon kune kun Irina kaj Daniel.

Aleksandro Sosna diris: „Se vi volas komerci, parolu angle, se vi volas amikiĝi, lernu Esperanton.

Printempa purigado

Zamenhofparko estas bone flegata de la Oficejo por verdaj areoj.  La printempan purigadon ankaŭ partoprenis Esperanto-parolantoj.

La infanludejo „Zamenhofplatz“

Sude en la parko invitas flegita infanludejo kun sablokesto kaj instalaĵoj infanojn al ludado.

Fotojn vidu en la germana versio!

This entry was posted in Zamenhof-Parko, Uncategorized and tagged , . Bookmark the permalink.