Afriko brilas

La vojo al la fontoj de la ĉokolado estis longa kaj temporaba. En 2013 mi eksciis per kontakto kun afrikaj farmistoj pri la valoro de la restaĵoj, kiuj ekestas dum la produktado de kakao. En Ganao, kiel en ĉiuj aliaj landoj, kiuj produktas kakaon, oni nur eksportas la grajnojn de la kakaoarbo kaj lasas la kakaoujojn en la kakaoarbaro. Estas materialo simila al ligno kaj ni taksis, ke nur en Ganao estas ĉirkaŭ 1 miliono da tunoj jare. La farmistoj rakontis, ke ili provis eksporti la materialon al Britio por anstataŭigi karbon.

En Plena Ilustrita Vortaro

Kiel kemiisto mi tuj komprenis, ke tio ne povas funkcii kaj intertempe oni tutmonde komprenis, ke simpla bruligo ne funkcios. Mi vidis la alternativon en la preparo de biokarbo (angle: biochar), kiu utilas en la agrikulturo kaj konservas la valoron de la mineraloj. Ganao ĉiujare pagas grandan sumon por la importo de potaso. Sed ĝi abundas en la kakaujoj. Nia grupo de la privata universitato SRH en Berlin proponis prilabori ĝin per pirolizo. Tiel oni povus eĉ produkti elektron, pri kiu multaj afrikanoj sopiras.

Kompleta frukto de kakao, en kiu estas la grajnoj

La unua provo, akiri subvencion de la germana registaro estis malsukcesa, kaj pasis plia jaro atendante la decidon pri draste reduktita projekto. En somero 2018 ni ricevis la konfirmon kaj preparis vojaĝon por oktobro 2018, dum kiu ni intencis konatiĝi kun la lokaj fakuloj en Accra kaj Kumasi. La projekto havas la titolon: ENGHACO = Energize Ghana by Utilization of Cocoa Pod Husks (energion por Ganao per utiligo de kakaujoj).

En la vespero de la 10-a de oktobro mi alvenis al la internacia flughaveno de Accra, kaj niaj kolegoj kondukis nin al la gastejo de la universitato de Ganao (Legon), de kie ni organizis niajn vizitojn en Accra. La ĉefa programero estis la granda konferenco en la salonego de universitato (Volta Hall), sed krome estis diversaj aliaj kontaktoj, ekzemple, kun la germana komerca ĉambro (Auslandshandelskammer AHK), la ambasadejo, la normiga institucio (Ghana Standards) kaj vizito de la 4-a foiro pri alternativa energio.

Mi provis kontakti esperantistojn. Per Amikumu mi tuj trovis kontakton en Accra, dum la aliaj estis kelkajn cent kilometrojn for en aliaj landoj. Mi sukcesis aranĝi renkontiĝon kun samideano Alfred, kiu renkontis min en la plej malbona itala restoracio sude de la Saharo. Ni tie povis iomete babili kaj li afable proponis ŝofori min al mia gastejo. Veturante laŭ la nokta “Liberation Road” ni povis bone diskuti pri diversaj aferoj kaj eĉ diveni ideojn por plia komerca kunlaboro. Li bone komprenis, ke mia universitato okupiĝas interalie pri sunenergio kaj peris kontakton al institucio en Ganao, kiu intencas eduki junulojn en ĉi tiu kampo. Ni konsentis, ke esperantistoj en Afriko tro multe okupiĝas pri instruado de la lingvo kaj neglektas la aplikon por praktikaj aferoj.

Esperantisto sur en la regiono de KNUST

Post la konferenco en la universitato de Ganao (Legon) ni vojaĝis per buseto al Kumasi. Tie mi vidis per Amikumu, ke estas alia esperantisto sur la tereno de la universitato KNUST (Kwame Nkrumah University of Science and Technology). Bedaŭrinde ne eblis persone kontakti, ĉar ni nur estis du noktojn en Kumasi kaj poste devis viziti la farmistojn en la vilaĝo Asaman. Ili kondukis nin al la kakaoarbaroj, kie ili rikoltas la kakaon. Ni povis gustumi la freŝajn kakaofruktojn kaj manĝi la kakaon antaŭ la fermentado kun la dolĉa suko. En la vilaĝo estas vastaj tabloj, sur kiuj la farmistoj sekigas sian rikolton por vendi al eksterlando. Kontraste al la ĝenerale bona retaliro, en ĉi tiu vilaĝo ne estis altkvalita kontakto al la cetera mondo.

Por tranokti ni havis ĉambrojn en “Paradise Resort” apud la bordo de “Lake Bosumtwi”. Estas lago, kiu ekestis pro meteorito antaŭ unu miliono da jaroj. Estas trankvila loko sen tro da turistoj. Tamen por telefoni oni devas migri 2 kilometrojn al ĉevalejo.
Post nokto en la konata gastejo en Accra ni (mi kaj du kolegoj de la SRH universitato) per aviadilo senpobleme kaj sane alvenis en la flughavenon Berlin-Tegel (TXL).

Ni interkonsentis inviti la fakulojn el Afriko al konferenco en Berlino. Pro la konataj problemoj kun pasportoj kaj vizoj la dato estis prokrastita de novembro 2018 al januaro 2019. La celo estas akiri subvenciojn por pli vasta projekto, dum kiu ekestos moderna instalaĵo por la pirolizo de kakaoujoj kaj de aliaj agrikulturaj restaĵoj. De la kolegoj en Ganao ni lernis, ke ekzistas pliaj metodoj por utiligi la restaĵojn. Ekzemple, oni produktas sapon el palmoleo per potaso de kakaoujoj sur metia nivelo kaj estas diversaj eblecoj por produkti altvalorajn substancojn por la farmacia aŭ nutraĵa industrio.

Antaŭ la foriro ni povis aĉeti certan stokon da ĉokolado, kiu estas nun produktata en Ganao de la kompanio “Niche Confektionery Ltd.” en Tema kun ekzotikaj aromoj. Antaŭ kelkaj jaroj la tuta produktado de kakao iris eksterlanden, kie okazis la produktado de la ĉokolado. Ni estas konvinkitaj, ke ankaŭ la utiligo de la restaĵo povas okazi en la propra lando kaj utili al la bonfarto de la enloĝantaro.

 

This entry was posted in ENGHACO, Berlin, UEA. Bookmark the permalink.